+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
2
Agenda / Agendo / Plurlingveco en Eŭropo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 21 oktobro 2017, 18:12:47 ptm »
La 27a jarkunveno de Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL) okazos de la 10a ĝis la 12a de novembro 2017 en Jugendhotel berlincity (Crellestr. 22, 10827 Berlin-Schöneberg statt. Ĉefa temo: Plurlingveco en Eŭropo. http://www.interlinguistik-gil.de
3
Agenda / Agendo / Kvinpetalo - Staĝo pri tradukado
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 21 oktobro 2017, 18:07:52 ptm »

La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.

Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.

La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.


KVINPETALO Esperanto-Centro http://www.kvinpetalo.org 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE informoj @ kvinpetalo.org Telefono : (+) 33 549 034 314

4
Familia vivo / FORPASIS YAMASAKI SEIKÔ (1929-2017)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 18 oktobro 2017, 17:33:02 ptm »

Yamasaki Seikô (naskiĝis la 21-an de novembro 1929, mortis la 10-an de oktobro 2017) estis universitata docento pri internacia komerco kaj angla lingvo, li laboris en la internacia komerco (1952-86) kaj poste pri trejnado de oficistoj en komerco. Direktoro (estrarano) de Japana E-Instituto, komitatano de UEA, membro de ties lingvopolitika komisiono. Akademiano, direktoro de la Akademia komisiono pri landaj lingvoinstitutoj. Estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Fakdelegito pri ekonomio. Li aŭtoris la komparan studon La artikolo, Etimologia vortaro pragmata de Esperanto kaj la popularan kurson Enkonduko en la japanan. Li ankaŭ kontribuis al kolektivaj verkoj, inter kiuj Sindikata terminaro. Li ofte artikolis pri lingvaj kaj ekonomikaj temoj kaj prelegis en UK kaj aliaj E-aranĝoj.

La Komitato de UEA elektis lin kiel honoran membron en 1999.


(Gazetara Komuniko de UEA - N-ro 709 - 2017-10-16)
5
Agenda / Agendo / Luminesk (GEA) de 26 decembro ĝis 3 januaro
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 oktobro 2017, 08:42:21 atm »
Ĉu Silvestra renkontiĝo? Ĉu de Germana Esperanto-Asocio? Ho, kio estas tio? Tio verŝajne estas via reago legante tion ĉi.
Sed vi prave legas: Germana Esperanto Asocio ekde la jarfino 2015 ofertas novan silvestran renkontiĝon!

La dua LUMINESK' okazos en Haltern am See (suda monastera lando) inter la 27.12.2017 kaj la 03.01.2018!
La aranĝo komenciĝos je la 27a de decembro kaj daŭros ĝis la 3a de januaro. La organizantoj ŝanĝis la tempon je unu tago, ĉar tio ŝajnas esti pli konvena al la deziroj de la partoprenantoj.
Parta partopreno eblas.

Legu ĉi tie pli pri la nova LUMINESK'!
Ĉefa kontaktpersono: Andreas Diemel
Kontaktebleco: demandoj@luminesk.de https://www.esperanto.de/eo/enhavo/luminesk-0
6

Ĉu vi ĉiam deziris akiri la oficialan diplomon pri Esperanto, kiun
donas la ekzamenoj KER (Komuna Eŭropa Referenc-kadro), sed iom timis
pro la soleneco de la ekzameno? Jen via okazo!
Venu al la sendependa lando San Marino (interne de Italujo). San
Marino estas la lando de libereco kaj tie aprobo en ekzameno estas
konsiderata homa rajto.
Legu ĉion pri la ekzamenoj en http://edukado.net/ekzamenoj/ker kaj
poste kontaktu nin, kongreso@esperanto.it, por specifaj demandoj pri
via situacio, por elekti la nivelon de la ekzameno (B1, B2, C1), kiuj
okazos en la kadro de la venontjara Itala Esperanto-Kongreso,


http://kongreso.esperanto.it/85/bonvenon.htm.
7
Agenda / Agendo / Klubprogramo
« Lasta afiŝo de ivo je 11 oktobro 2017, 11:53:01 atm »
Helmut alportos bildojn por ilustri la prelegon kaj gustigos tipajn alkoholaĵojn.
8
Agenda / Agendo / Klubprogramo
« Lasta afiŝo de ivo je 11 oktobro 2017, 11:47:41 atm »
Ĉeestantoj kunportas mallongan tekston por voĉlegi.
9
Agenda / Agendo / Klubprogramo
« Lasta afiŝo de ivo je 11 oktobro 2017, 11:46:21 atm »
Lode faras enkondukon kaj poste proponas facilajn provojn por iom ekzerci la praktikon
10
Agenda / Agendo / Kurso
« Lasta afiŝo de ivo je 11 oktobro 2017, 11:43:41 atm »
Kun skajpa asisto inter la kursoj
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10