Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 07 aprilo 2010, 11:53:51 atm

Titolo: La grafo de Monte-Kristo
Afiŝo de: PaulP je 07 aprilo 2010, 11:53:51 atm
La Grafo de Monte-Kristo

La vivoverko de Alexandre Dumas kaj la vivoverko de tradukisto Daniel Moirand ĵus aperis!

Oni kutimas konsideri la libron "La Grafo de Monte-Kristo" kiel la ĉefverkon de A. Dumas. ĝi estas vere fascina. ĉiu plia (re)legado ebligas trovi ion novan, novan interpretadon, novan aspekton ...

La ĉefrolanto, Edmond Dantès, perfidita pro kalumnia denunco, estas enkarcerigita dum dek kvar jaroj en la malliberejo de la kastelo If, sur insuleto apud Marsejlo. Tie li konatiĝas kaj amikiĝas kun
sammalliberejano, abato Faria, kiu transdonas al li la sekreton pri la loko de kaŭita trezoro. Post lia forfuĝo el la malliberejo kaj rekupero de la trezoro, la strebo de lia tuta vivo, danke al supera riĉeco kaj inteligenteco, estas venĝi sin kontraŭ tiuj, kiuj atencis lian junecon, lian feliĉon.

La bindita versio enhavas 1184 paŝojn kaj konsistas el 2 volumoj.

Kiu mendas kaj pagas la verkon al Flandra Esperanto-Ligo antaŭ la 1a de majo 2010 pagos nur 64 eŭrojn (post tiu dato ĝi kostos 96 eŭrojn, inkluzive de registrita afranko).

La verko estas mendebla ankaŭ kiel elektronika libro en la formoj ePub, Mobipocket kaj PDF kontraŭ 32 eŭroj.

Por mendi la verkon iru rekte al
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=grafo

aŭ skribu retpoŝte al retbutiko(ĉe)fel.esperanto.be




Titolo: Re: La grafo de Monte-Kristo
Afiŝo de: Andreo Peetermans je 13 aprilo 2010, 14:40:50 ptm
aŭdinte pri la traduko, mi tuj ekinteresiĝis - sed kiel multekosta ĝi estas! Mi ne povos aĵeti ĝin, bedaŭre  :-\
Titolo: Re: La grafo de Monte-Kristo
Afiŝo de: PaulP je 20 aprilo 2010, 12:56:24 ptm
aŭdinte pri la traduko, mi tuj ekinteresiĝis - sed kiel multekosta ĝi estas! Mi ne povos aĵeti ĝin, bedaŭre  :-\
Temas pri verko pli ol milpaŭa, Andreo. Io tia ne povas kosti dek eŭrojn. Cetere, vi povas aĵeti ankaŭ la komputilajn versiojn, kiuj kostas nur duone.