Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: yvesn je 28 julio 2018, 13:55:39 ptm

Titolo: Lingvofestivalo en Arras (norda Francio)
Afiŝo de: yvesn je 28 julio 2018, 13:55:39 ptm
La asocio Arras-Espéranto, kun la Nordfrancia Esperanto-Federacio, lingve celebros sian jubilean 25-jariĝon per lingvofestivalo, kiu okazos en Araso dimanĉon la 30an de septembro! Ili kore invitas kaj bonvenigos vin ekde la 10h en la tute nova Office culturel en Pôle culturel Saint-Pierre en Araso (6 rue de la Douizième). Vi povos parki vian veturilon en la senpaga, tute proksima parkejo t.n. Parking du Crinchon. Ĉiuhore estos prezentataj 5 diversaj lingvoj en 5 salonoj ĝis la 13h. Poste vi mem laŭplaĉe organizos vian tagmanĝon dum la unuhora paŭzo (estas multaj diversprezaj restoracioj en la ĉirkaŭaĵo). Je la 14h rekomenciĝos la prezento de novaj lingvoj en la 5 salonoj ĝis la 17h.
Dum la tuta tago eblos viziti surloke 3 belajn ekspoziciojn kaj aĉeti Esperanto-librojn en laimpona libroservo de FEL organizata de niaj belgaj samideanoj Katja kaj Hans. Vi povas antaŭmendi viajn deziratajn librojn ekde la 1a de septembro retmesaĝe al: lodorkatja@skynet.be
Koncerto de JOMO komenciĝos je la 18h en la tre bela historia kapeleto de la apuda Muzika Konservatorio. La nombro da seĝoj estas limigita al 90. Do aĉetu tuj vian bileton (10 eŭroj)! Tiucele retpoŝtu al: edmond.plutniak@free.fr
Fonto: Norda Kuriero 9


(http://www.nevelsteen.info/wp-content/uploads/2018/07/festival-des-langues.png)