+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Kongresoj / Congressen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj

Ligitaj eventoj

  • 28-a Internacia Festivalo - en Xanten: 27 decembro 2011 - 02 januaro 2012

Aŭtoro Fadeno: 28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj  (Legita 6615 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj
« je: 21 junio 2011, 09:43:24 atm »
28-a Internacia Festivalo -  en Xanten - someraj informoj
... internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo
de la 27a de decembro 2011 ĝis la 4a de januaro 2012
 
Karaj geamikoj,
 
post kelkaj tagoj, fine de junio, finiĝos la unua (kaj plej favora) periodo de IF-kotizoj.
Aliĉu jam nun kaj utiligu niajn rabatokuponojn! ĝoju pri etosoplena aranĝo kaj altkvalita programo!
Rabatokuponojn (plurfoja partopreno; novaj gastoj, ktp.) vi trovos surloke en via dokumentujo.
 
Xanten (pron: Ksánten) situas inter la germana Duisburg kaj la nederlanda Nijmegen, ?. 50 km de ambaŭ urboj. Komforta domo kun belaj salonoj kaj etosoplena trinkejo (nia ŝatata "Knajpo") proponas al vi agrablan tutsemajnan restadon.
ĉuj ĉambroj disponas pri propraj duĉejo kaj necesejo. La domo estas renovigita (kaj pligrandigita) nur en 2010.
La urbeto Xanten estas konata pro la Arkeologia Parko (APX) kun rekonstruoj el la Romia epoko. Imponas la majesta katedralo St. Viktor, origine romanika, sed gotika rekonstruo el la 13-a jarcento, la plej granda inter Kolonjo kaj Norda Maro.
 
Kadre de IF okazos la 5-a Internacia Vintra Universitato (IVU). Pri pasintaj IF kaj IVU detale raportis 'Revuo Esperanto', numeroj februaro kaj marto 2011. En niaj interretaj paŝoj vi trovas detalojn pri la pasintjara programo (resp. parton de nia IF-broĉuro) en PDF, krome multajn foto-albumojn de niaj partoprenintoj.
 
Nia nunjara kadra temo estas Benelukso: ni prezentas al vi la najbarajn ŝtatojn Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio, kiuj jam tre frue interkonsentis pri ekonomia kaj poste pri dogana unio. Celo de nia tuttaga ekskurso estas la najbara Nijmegen (pron: Nejme:ĉe), la plej malnova urbo en Nederlando - jam en 2005 ĝi festis sian dumil-jariĝon. ĉuu tagmanĝan menuon en tipa restoracio (inkl. en la biletprezo).
 
Nia aranĝo estas seminario por lingve spertaj personoj, baza kono kaj uzo de Esperanto estas gravaj. Okazas paroligaj kursoj, ekz. por la partnero. Ni ŝatas la komencantojn, kiuj klopodas paroli kaj uzi la lingvon, sed malpli la "krokodilojn" ...
 
Ni informas pri nia IF-Fonduso kaj ĝojas ke ĉiujare ni povas subvencii multajn partoprenantojn el reformaj kaj nepagipovaj landoj. Ni anticipe dankas pro via subteno resp. rezigno pri prelega honorario. Kutime ni subtenas niajn reformlandanojn inter 5 % - 50 %, depende de iliaj kontribuoj kaj niaj rimedoj.
 
ĉu ĉi-jare vi (denove) partoprenos en IF kaj spertos nian renoman seminarion? Ni ĝojas pri via baldaŭa aliĝo! En niaj interretaj paŝoj vi trovas PDF-informilojn, instigu do viajn geamikojn al komuna aliĝo! Se vi deziras ricevi la paperan version de niaj Informiloj, bv. skribi. Informu ankaŭ, se vi disponas pri adresoj de konatoj kaj/aŭ geamikoj, al kiu ni sendu niajn IF-informojn.
 
Koran saluton al vi kaj bonvenon al la 28-a IF en Xanten!
Festu jarfine kun ni!
 
HDP / Hans-Dieter Platz
IF-organizanto
 
« Lasta redakto: 21 junio 2011, 21:47:00 ptm de PaulP »