+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  FEL / VEB (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Retbutiko 2.0 lanĉita!

Aŭtoro Fadeno: Retbutiko 2.0 lanĉita!  (Legita 8811 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Retbutiko 2.0 lanĉita!
« je: 02 decembro 2013, 16:07:57 ptm »
Retbutiko renovigita

La kutimaj klientoj de la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo (www.retbutiko.net) certe jam rimarkis kelkajn novaĵojn.

Unu el ili estas la multe pli granda serĉebleco. Se ekzemple nun vi rigardas la detalojn de la libro "Kanto pri minotaŭro" de Gerrit Berveling (http://www.retbutiko.net/eo/ero/kmin), vi vidos, ke la nomo "Berveling" estas verda kaj sekve alklakebla. Se vi alklakas tiun ligilon, vi tuj vidas ne nur la verkojn, kiujn Berveling aŭtoris, sed ankaŭ la verkojn, kiujn li tradukis, aŭ kiujn li editoris aŭ por kiuj li verkis enkondukon.

eĉ pli okulfrapa estas la fakto, ke ekde nun klientoj de la Retbutiko povas pritaksi varojn, kiujn ili aĵetis. Ekzemple tute sube de la sama paŝo http://www.retbutiko.net/eo/ero/kmin legintoj povas doni poentojn de 0 ĝis 6 al ĉiu unuopa verko, kaj ili povas ankaŭ klarigi kial ili donas altan aŭ malaltan poentaron. Certe tio helpos al aĵetemuloj decidi, ĉu mendi la verkon aŭ ne.

Aliaj novaĵoj? Jes, sed tiujn ni ne rivelas nun. serĉu ilin en www.retbutiko.net  :) !


Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Retbutiko 2.0 lanĉita!
« Respondo #1 je: 02 decembro 2013, 16:42:45 ptm »
Alia novaĵo ne menciita en la supra komuniko estas la pli rapida serĉebleco. Vi povas plu laŭ la malnova maniero serĉi librojn aŭ diskojn per la serĉbutono de la Retbutiko, sed pli rapide nun vi povas tuj serĉi el la adrestrabo de via foliumilo. Ekzemple tajpinte www.retbutiko.net/trovu/Steele vi tuj trovos ĉiujn verkojn de Trevor Steele?, tajpinte www.retbutiko.net/trovu/politiko vi trovos ĝiajn verkojn pri politiko, aŭ post tajpado de www.retbutiko.net/trovu/internacia vi trovos ĉiujn verkojn kun la vorto "internacia" en la titolo.