Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 oktobro 2017, 17:38:55 ptm

Titolo: KER-ekzamenoj ĉe la Itala Esperanto-Kongreso, San Marino, 18-25 aŭgusto 2018
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 oktobro 2017, 17:38:55 ptm

Ĉu vi ĉiam deziris akiri la oficialan diplomon pri Esperanto, kiun
donas la ekzamenoj KER (Komuna Eŭropa Referenc-kadro), sed iom timis
pro la soleneco de la ekzameno? Jen via okazo!
Venu al la sendependa lando San Marino (interne de Italujo). San
Marino estas la lando de libereco kaj tie aprobo en ekzameno estas
konsiderata homa rajto.
Legu ĉion pri la ekzamenoj en http://edukado.net/ekzamenoj/ker kaj
poste kontaktu nin, kongreso@esperanto.it, por specifaj demandoj pri
via situacio, por elekti la nivelon de la ekzameno (B1, B2, C1), kiuj
okazos en la kadro de la venontjara Itala Esperanto-Kongreso,


http://kongreso.esperanto.it/85/bonvenon.htm.
Titolo: Itala Esperanto-Kongreso, San Marino, 18-25 aŭgusto 2018
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 22 januaro 2018, 09:19:11 atm
Ankaŭ ĉi-jare en Italujo la jaro finiĝas la 31-a de januaro
http://kongreso.esperanto.it/85/informoj.htm