Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 28 septembro 2018, 07:13:34 atm

Titolo: Bruselo, 3 oktobro 2018: Dimitrios PAPADAKIS pri satelitoj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 28 septembro 2018, 07:13:34 atm

Venontan merkredon, la 3an de Oktobro, Dimitrios PAPADAKIS faros prelegon rilate al sia laboro.
La temo estos « Satelitoj por la observado de la Tero ».
Venu multnombrajn por aŭskulti tiun ege interesan prelegon.

Nikolao
nikolao@esperantobruselo.org
Estrarano de EBG (Bruselo)
Titolo: Re: Bruselo, 3 oktobro 2018: Dimitrios PAPADAKIS pri satelitoj
Afiŝo de: Nikolao je 28 septembro 2018, 22:18:22 ptm
Merkredon la 3an de Oktobro 2018 je la 18:30
Prelego de Dimitrios PAPADAKIS
« Satelitoj por la observado de la Tero »
Dank’ al tutmonde konataj retaj servoj pri mapfarado kaj navigacio, multaj homoj jam vidis satelit-faritajn bildojn de sia lando, urbo aŭ eĉ hejmo. Sed malmultaj el ili konas la diversajn aliajn uzojn de la satelitodatumoj. Krom tiuj por la veterprognozoj, temas pri sciencaj esploroj, mediprotektado kaj multaj aplikaĵoj en nia ĉiutaga vivo! Eksciu pri ili kaj pri Evenflow, juna  Konsilista Entrepreno en tiu kampo. 
Ĉe la 2a etago, salono Casablanca 2, De Pianofabriek, Fortstraat 35, 1060 St-Gillis