+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Malferma Tago de UEA - en Centra Oficejo en Roterdamo

Ligitaj eventoj

  • Nederlando: Malferma Tago de UEA: 17 novembro 2018

Aŭtoro Fadeno: Malferma Tago de UEA - en Centra Oficejo en Roterdamo  (Legita 3502 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta yvesn

  • Forumadministranto
  • Progresinto
  • *****
  • Afiŝoj: 84
  • Sekso: Vira
Malferma Tago de UEA - en Centra Oficejo en Roterdamo
« je: 22 oktobro 2018, 12:05:13 ptm »
La stabo de la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA invitas vizitantojn al la dua Malferma Tago de 2018, kiu okazos jam la 49-an fojon, sabaton, la 17-an de novembro, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.  Bv rezervi la daton!
La Malferman Tagon organizas Saïd Balouchi, flanke de la CO, kaj Fernando Maia, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj, flanke de la Estraro. Fernando vojaĝos memstare de Brazilo por labori en la CO semajnon antaŭ la Malferma Tago kaj mem partopreni la eventon.
Krom eventuale aldoniĝontaj prelegantoj, niaj ĉefprelegantoj estos:
 
  • la estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj, Fernando Maia, per la prelego: “Sed libroj kun homoj: strategia libropolitiko kaj programoj por UEA kaj Esperanto”;
  • la universitata profesoro pri lingvistiko kaj Esperanto Federico Gobbo, kiu parolos pri "Esperanto en mezlernejo, ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo”;
  • kaj la historiisto Ward de Kock, kiu prelegos pri la "Nederlanda Laborista Esperantismo".
En la programo estos ankaŭ speciala momento por TEJO kaj prezentado de libroservaj novaĵoj. Aldone al specialaj ofertoj, vizitantoj povos profiti de la ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
« Lasta redakto: 23 oktobro 2018, 08:17:54 atm de yvesn »