+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  novaĵoj de la Esperanto-fondaĵo César Vanbiervliet, Kortrijk

Aŭtoro Fadeno: novaĵoj de la Esperanto-fondaĵo César Vanbiervliet, Kortrijk  (Legita 4524 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
ŝanĝo de la labortagoj en junio

Kutime la fondaĵo estas vizitebla la unuan kaj trian jaŭdon de la monato (ekde la 11a, malfermo-horo de la urba biblioteko). ĉar la urba biblioteko de Kortrijk estos fermita je la unua jaŭdo de junio, la volontuloj de la fondaĵo aktivos la duan kaj trian jaŭdon de junio.

interŝanĝaj projektoj

Jam de kelka tempo la fondaĵo klopodas krei interŝanĝan sistemon inter E-bibliotekoj por utiligi la duoblajn ekzemplerojn (precipe de revuoj). ĝis nun nur kelkaj etaj projektoj realiĝis.
Antaŭ kelkaj monatoj mi demandis ĉu estis kongresontoj kiu pretis kunporti pakaĵon (kelkajn kilogramon) al Kubo. Venis kelkaj pozitivaj reagoj, sed ĝis ne venis respondo al la oferto farita al la kuba movado. La projekto do ripozas.
ĉenerale restas utile ke partoprenontoj al iu E-aranĝo kelkajn monatojn antaŭ la foriro esploras ĉu eblas iu interŝanĝo kun biblioteko el la vizitota loko (aŭ kun alia partoprenonto de la aranĝo).
Daŭre estas serĉata persono kiu kelkajn fojojn jare pretus transporti kelkajn skatolojn inter Antwerpen (FEL) kaj Kortrijk.

retpaĝo

Pro daŭraj problemoj kun la nuna adreso, estis registrita nova URL www.esperanto-kortrijk.info, kiu pludirektas al Google-paŭaro (en nuna momento ankoraŭ konstruata). Estas la intenco tie grupigi ĉiujn katalogojn kaj informojn pri la biblioteko.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
interŝanĝo kun Herzberg
« Respondo #1 je: 28 majo 2010, 07:46:05 atm »
Pro malfavoraj cirkonstancoj la planita interŝanĝo de revuoj inter Kortrijk kaj Herzberg ne povis okazi dum la FEL-kongreso. Do restas en Kortrijk tri pakoj destinitaj por Herzberg. Se iu dum la someraj monatoj planus partoprenon al iu aranĝo en Herzberg kaj pretis kunporti la pakojn, la kunlaborantoj de la bibliotekoj de Kortrijk kaj Herzberg tre ĝojus!

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
fondaĵo Vanbiervliet - Librobindado
« Respondo #2 je: 07 julio 2010, 20:20:29 ptm »
En la ĵus aperinta numero de Horizontaal mi demandis min ĉu eble estas volontulaj amatoraj librobindistoj kiuj povus okupiĝi pri la bindado de revuoj de la fondaĵo Vanbiervliet.
Nun mi ekscias ke okazos tia kurso en Grésillon:

Ateliero de libro-bindado : jul-31/aŭg-07 - Venu bindi vian propran esperantan libron !
Pluraj jam lernis bindadon (dum tri aŭ kvar staĝoj) kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Lastan fojon, en 2008, ĉeestis litovino, 2 hispanoj, ĝino, flandrino ... kaj eĉ franco ! Do, se vi deziras ... komence de aŭgusto bonvenigas vin nia bindistino Caroline. 
(http://gresillon.org/spip.phpĉarticle46#cm)

Roland Rotsaert

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
novaĵoj de la Esperanto-fondaĵo César Vanbiervliet, Kortrijk
« Respondo #3 je: 06 aŭgusto 2010, 14:38:44 ptm »
Mi jam kelkajn fojojn anoncis tion, sed mi pensas ke nun vere eblas certigi ke la baza ordigo de revuoj (originaloj kaj duoblaj) post kelkaj semajnoj finiĝos. (Se ne denove ie aperas iu kvanto da ne-ordigita materialo...)

Je www.esperanto-kortrijk.info jam estas mallonga mankolisto (revuoj kiujn ni ŝatus ricevi) kaj iom post iom ĝi plikompletiĝos. Estas multaj duoblaj revuoj disponeblaj por interŝanĝo kun aliaj bibliotekoj (tro por inventarigi, mi taksas ke estas 15 m. da bretaro). ĉefa problemo estas ke la fondaĵo Vanbiervliet ne havas monrimedojn kaj ke ni dependas de volontuloj kiuj hazarde vojaĝas en bona direkto por kunporti interŝanĝaĵojn; tiaj volontuloj malfacile troveblas, malgraŭ la vojaĝemo de samideanoj.

Por la katalogado de niaj revuoj ni intencas uzi la BIBLIOGRAFIOn DE PERIODaĵoJ EN aŭ PRI ESPERANTO, kiu baldaŭ aperos en Hungario kaj kiu ŝajnas esti la plej bona bazo, atendante vere komunan interretan katalogon pri kiu laboras E@I (www.ikso.net).

Intertempe ni klopodas igi kelkajn specialajn erojn de nia kolekto pli bone atingeblaj. Jam estas interrete la revuo 'Tra La Mondo', iam presita en Belgio kaj estas prilaborata foto-albumo de Maria Posenaer, esperantistino kiu aktivis en la periodo 1910-1940. Ni ne nur celas esperantistojn, sed ankaŭ personojn kiuj interesiĝas pri loka historio. Pri tio E-bibliotekoj havas multe da materialo kiu aliloke ne troveblas. (Antverpenanoj serĉu en Borgerhout, Kroonstraat la Posenaer-domo; gentanoj vidu en la Posenaer-albumo kion faris la gentaj esperantistoj ĵus antaŭ la unua mondmilito...)

--
Roland Rotsaert
« Lasta redakto: 08 aŭgusto 2010, 13:12:54 ptm de Albert1 »