+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Witteryck: Oude Westvlaamsche Volksvertelsers

Aŭtoro Fadeno: Witteryck: Oude Westvlaamsche Volksvertelsers  (Legita 3932 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Witteryck: Oude Westvlaamsche Volksvertelsers
« je: 02 majo 2010, 19:53:24 ptm »
A.J. Witteryck estis inter la unuaj esperantistoj de Belgio. Antaŭ lia esperantistiĝo, kiel 20jarulo, li interesiĝis pri loka historio, i.a. popolaj rakontoj, kaj en 1889 aperigis gravan kolekton da tiaj rakontoj.

Pasintan dimanĝon, okaze de Erfgoeddag, Willem de Blécourt prelegis en la urba biblioteko de Bruĝo pri tiuj rakontoj. Ili estas interesaj, sed apenaŭ konsulteblaj. En brokantejo foje troveblas la reeldono (kun interesaj komentoj) de Hervé Stalpaert el 1946.

Post interparolo kun kelkaj aliaj interesitoj, mi decidis skani kaj enretigi (je http://sites.google.com/site/rolandrotsaertbrugge/witteryck-volksvertelsels) mian ekzempleron de la reeldono de Stalpaert. Kompreneble ne estas en Esperanto, sed la enkonduko de Stalpaert mencias kelkajn interesajn biografiajn informojn pri Witteryck.

Roland Rotsaert

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Witteryck: Oude Westvlaamsche Volksvertelsers
« Respondo #1 je: 03 majo 2010, 00:07:44 atm »
Mi ŝategas tiun malnovan dialektecan lingvaĵon! Se mi trovos alian tian libron, ekz. ĉe De Sleghte, mi aĵetos!