+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Esperanto-Partij ; het Europese Resultaat

Aŭtoro Fadeno: Esperanto-Partij ; het Europese Resultaat  (Legita 4263 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roger Verhiest

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 21
  • Sekso: Vira
Esperanto-Partij ; het Europese Resultaat
« je: 09 junio 2009, 17:50:28 ptm »
El Libera Folio :

Esperantista partio ricevis 41.122 voĉojn
de Redakcio Laste modifita: 2009-06-09 16:17

La germania sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto) en la semajnfinaj eŭropuniaj elektoj ne sukcesis atingi la necesan kvanton de voĉoj por ricevi ŝtatan subvencion. Necesis duona procento, sed la partio atingis nur dekonon de tio. Laŭ la provizora rezulto EDE ricevis en Germanio sume 11.859 voĉojn kaj en Francio 29.263. Se kunkalkuli la voĉojn en ambaŭ landoj, 41.122 personoj voĉdonis por la esperantista partio.
Esperantista partio ricevis 41.122 voĉojn

En Germanio EDE ricevis ?. 0,045 % de la validaj voĉoj. La procentaĵo en la orienta parto de Germanio (eksa GDR) estis proksimume la duoblo de la rezulto en la okcidento; la plej altan rezulton liveris Meklenburgio-Antaŭpomerio, kie el 622.967 validaj voĉoj EDE atingis 915, do 0,147 %.

En Francio estis sume 17.218.974 validaj voĉoj; la ?. 29.263 voĉoj por EDE do reprezentas 0,21 % de ĉiuj validaj voĉoj. Pliaj detaloj troveblas en la vikipedia paŝo de EDE.

El la ĝisnunaj esperantistaj anoj de la eŭropa Parlamento estis reelektita Maŭgorzata Handzlik, kandidato de la granda pollanda partio Civitana Platformo. Ankoraŭ ne klaras, ĉu inter la novaj parlamentanoj troviĝas parolantoj de Esperanto.

Bert Schumann estas reprezentanto de la francia sekcio de EDE por internaciaj rilatoj. Libera Folio demandis al li, kion laŭ li signifas la rezulto de la ĉi-jara balotado.

Bert Schumann- Juna politika movado celas unue konigi sin kaj siajn ideojn. Tiun taskon ĝi plene sukcesis. Ja videblis en televido intervjuoj kaj varbfilmetoj, aŭdiĝis en radio intervuoj, legeblis en ĵurnaloj almenaŭ priskribo de niaj listoj, foje eĉ longa teksto redaktita de aktivuloj mem. Mokoj pri niaj ideoj ebligis al ni reagi kaj refoje mencii Esperanton.

Li atentigas, ke la rezulto fakte estas iom pli bona ol pasintfoje.

- Kompreneble ĉiuj EDE-aktivuloj kaj multaj ne-EDE-aj e-istoj interesiĝis pri la rezultoj. Eblus malĝoji ke en iuj balotregionoj la elcentaĵo iom falis. Tamen la tut-francuja elcentaĵo iom altiĝis, kaj aparte bone sukcesis la tuta insulo Nov-Kaledonio kun preskaŭ 1 %. Tamen pli gravas la nombro de pli ol 40.000 voĉdonoj. Ja tiuj 40.000 iel apogas niajn proponojn kaj eble iam lernos Esperanton.

Laŭ Eugen Macko, vicprezidanto de la EDE-Federacio, EDE fakte estas inter la gajnantaj partioj en la elekto.

Eugen Macko- Sed ne en la sama direkto kiel la plejmultaj, precipe nacie konservativaj, ofte eĉ dekstre radikalaj partioj. EDE kreskis (se ankaŭ nur minimume sed tamen) naŭante kontraŭ la nuntempe ĝenerala kontraĵeŭropa fluo, por Eŭropo. Ankaŭ se tiu strebo estas kontraŭ la ĝenerala intenco nuntempe en la EU, ĝi tre gravas por la protekto kaj defendo de la demokratio ĉenerale por ne perdi la ŝancon rekonstrui nian oldan Eŭropon, per nova internacia demokratio.

Eugen Macko atentigas, ke EDE povas esti kontenta pri la atingita rezulto, konsiderante la limigitajn rimedojn kaj malaltan membronombron de la partio. Laŭ li, la plej multaj aliaj partioj nur marĉene interesiĝas pri tuteŭropaj temoj, kaj apenaŭ iu krom EDE parolis pri tuteŭropa demokratio.

- Pro tio, se ni en la estonteco plu volas havi eŭropan Union kaj ĝin surkonstrui al demokratie vivkapabla lando de la mondo, ni havos ankoraŭ multe da laboro. ĉiuj tiuj, kiuj jam havas kelkajn internaciajn spertojn kaj atingis iun internacian konscion, devas tion pludoni kaj helpi al tiuj civitanoj, kiuj ĝis nun ne havis la eblecojn por tiuj spertoj. La plej senpere alirebla maniero por la plejmulto estas Esperanto. Pro tio havas EDE en sia programo, kiel unu el la plej gravaj taskoj, per la politiko disvastigi Esperanton en la eŭropa Unio.

La sekvaj elektoj al la eŭropa Parlamento okazos post kvin jaroj. Bert Schumann esperas, ke multaj el la ĝisnunaj aktivuloj de EDE plu laboros por la partio.

- Pluraj jam pripensis kiel daŭrigi la agadon per regulaj kontaktoj al ĵurnaloj kaj aldono de novaj landoj. Aliaj ripozos dum 4 jaroj kaj revigliĝos nur en 2014. Guto malgranda konstante frapadu.