+  Esperanto-forum
|-+  Pri la forumo / Betreft het forum
| |-+  Ideoj / Ideeën
| | |-+  Nia celgrupo

Aŭtoro Fadeno: Nia celgrupo  (Legita 17479 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Nia celgrupo
« je: 13 junio 2009, 17:10:14 ptm »
Karaj,
Flandra Esperanto-Ligo nun havas 5 retejojn:
www.monato.net
www.retbutiko.net
www.esperanto.be/fel
http://www.ipernity.com/user/flandra_esperanto-ligo
kaj tiun ĉi forumon.

La celgrupo de la du unuaj estas klara: publiko, kiu jam regas Esperanton. La celgrupo de la tria ankaŭ estas sufiĉe evidenta: la ĝenerala publiko, ne nepre jam esperantlingva. La kvara retejo, tiu de ipernity, ĉefe celas informi la jam Esperantoparolantan publikon pri la avantaĵoj de FEL (FEL, kie la movado moviĝas!).

Sed kiu estas la celgrupo de Tiu ĉi forumo? ĉu la ĝenerala publiko, ĉu la aktivuloj de FEL? Eble la respondo ne ŝajnas al vi grava. Al mi ĝi gravas pro la jeno: ĉu ni menciu la forumon en niaj varbiloj pri Esperanto, aü ĉu ni menciu nur, aŭ precipe, la ĉefan retejon de FEL (www.esperanto.be/fel)?

Volonte mi legos viajn ideojn kaj komentojn!
« Lasta redakto: 13 junio 2009, 19:30:16 ptm de PaulP »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Nia celgrupo
« Respondo #1 je: 13 junio 2009, 18:45:35 ptm »
Vi forgesis la wiki-paŝojn kaj la individuajn retejojn de la grupoj; krome mi faris alvokon por krei grupajn paŝojn ĉe Het Nieuwsblad...

Mi deziris havi iun diskutejon prepare al la FEL-kunveno de venonta sabato kaj post prijuĝo de la eblecoj ni elektis ĉi tiun forumon. Principe ĝi povus iĝi kompletigo de esperanto.be, kaj interne, kaj eksteren, kaj parte anstataŭi alilokajn informejojn.

Tamen, ĝis nun (laŭ mi) ne estis sukceso. Aktiveco kaj vizitantoj dum la pasinta semajno estis minimumaj; la membronombro stagnas je 30; verŝajne ne ĉiuj grupoj estas reprezentataj en ĝi; apenaŭ estas iu utila diskuto/informo prepare al 20 junio.

Ne rilatas al la demando, sed mi tamen ĉi tie menciu ke ĉenas min la multaj membroj kiuj nur uzas pseŭdonimon, sen doni iun aldonan profilon. Mi taksas ke tiel duono de la membroj restas nekonata al mi. En normalaj cirkonstancoj mi rapide adiaŭus tian grupon...

Roland

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Nia celgrupo
« Respondo #2 je: 13 junio 2009, 19:27:53 ptm »
Ne rilatas al la demando, sed mi tamen ĉi tie menciu ke ĉenas min la multaj membroj kiuj nur uzas pseŭdonimon, sen doni iun aldonan profilon. Mi taksas ke tiel duono de la membroj restas nekonata al mi. En normalaj cirkonstancoj mi rapide adiaŭus tian grupon...

Roland
Jes, ankaŭ min tio ĉenas. Mi ne komprenas la celon de la anonimeco en forumo kiel tia ĝi.

Espero

  • Gasto
Re: Nia celgrupo
« Respondo #3 je: 14 junio 2009, 05:19:35 atm »
Sed kiu estas la celgrupo de Tiu ĉi forumo? ĉu la ĝenerala publiko, ĉu la aktivuloj de FEL?

Tiu ĉi forumo havas multe da eblecoj kaj tial ĝi povas servi diversajn celojn.
La granda diferenco inter forumo kaj retejo estas la interaktiveco; diskuti estas multe pli facila ol en retejo kaj diversaj grupoj povas esti fermita aŭ ne por alia publiko.

Oni povas krei diversajn membrogrupojn kun diversaj rajtoj
  • La FEL-estraro
    povas esti fermita grupo (ne videbla por la ĝenerala publiko) kiu povas en ĝi diskuti kaj priparoli diversajn aferojn. La reagoj povas esti rapide kaj la distanco inter la estraranoj ne gravas. En Tiu ĉi grupo oni tre facile povas demandi ke la uzantoj ne kaŭas sin malantaŭ pseŭdonimo.
  • La aktivuloj
    povas havi apartan grupon en kiu ili povas diskuti aŭ priparoli farendajn taskojn aŭ plani kaj prepari kunvenojn aŭ aktivecojn. La foruma kalendaro estas praktika utilo por eviti ke aktivecoj samtempe okazas en diversaj lokoj. Ankaŭ de la aktivuloj oni povas demandi ke ili sin prezentas.
  • La diversaj kluboj
    povas uzi la kalendaron, la agendon kaj la diskutejojn, tiel oni povus montri al la ekstera mondo ke Esperanto ankoraŭ (iomete) vivas.
  • La ĝenerala publiko
    povas uzi la diversajn malfermitajn rubrikojn por eventualaj novaĵoj, demandoj aŭ problemoj kiujn ili havas per aŭ pri Esperanto.
    ĉar la forumo jam povas esti transformita en la Nederlanda, Franca, Angla kaj Germana lingvo per simpla elekto en la persona profilo, eble la publiko eĉ povas esti internacia. (Por la Esperanta versio oni ankoraŭ bezonas iom pli da tempo.)
Citaĵo
ĉu ni menciu la forumon en niaj varbiloj pri Esperanto, aü ĉu ni menciu nur, aŭ precipe, la ĉefan retejon de FEL (www.esperanto.be/fel)?

Laŭ mi, jes!
Anonci ion kostas nenion.
Ju pli da komunikado des pli bone por la publiko kio regule povas vidi aŭ legi ion pri aŭ en Esperanto.

Kompleta listo de ĉiuj ligiloj en unu tabulo estus laŭ mi bona ideo.

PS. Se estas demandoj pri la eblecoj de la forumo kaj kiel kontroli la partoprenantojn, mi ĉiam pretas klarigi tiujn kiujn mi konas kaj serĉi pri tiuj kiujn mi ne konas.
« Lasta redakto: 14 junio 2009, 12:13:51 ptm de Albert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Nia celgrupo
« Respondo #4 je: 14 junio 2009, 09:02:57 atm »
Kvankam mi ne ŝatas tion, mi pensas ke estas neeviteble ke restos kvino da retejo/informoj pri/de/por FEL. Ni devos atendi ĝis kiam ĝi tiu grupo estas vere establita: kun plurdekaj aktivaj membroj el ĉiuj grupoj. Tiam ni difinu kiu informo estu en kiu loko (principe la sama informo estu nur en unu loko) kaj kiel la retejoj estu interligitaj.

Roland

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Nia celgrupo
« Respondo #5 je: 14 junio 2009, 11:28:49 atm »
Oni povas krei diversajn membrogrupojn kun diversaj rajtoj

Tre bone, Albert. Tiam mi sugestas al la estraro de FEL, ke ili nuligu la FEL-vikion, kiu tamen estis apenaŭ uzata, kaj ke ni uzu tiun ĉi forumon. (Mi esperas, ke la estraro legas tiun ĉi fadenon  ;) )
Krome mi sugestas, ke estu kreita iu grupo "respondeculoj" aŭ "aktivuloj", kiu estu alireblaj nur al estraranoj de FEL, de lokaj grupoj, eks-estraranoj kiel Roland ktp., en kiu ni povas paroli pri internaj aferoj, kiel ekzemple financoj, kiujn ni ne nepre volas montri al la tuta mondo. ĉu estraranoj bonvolu sciigi sian opinion pri tiu sugesto?


Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Nia celgrupo
« Respondo #6 je: 15 junio 2009, 18:47:50 ptm »
Karaj,
Mi ne estas la estraro (l'état c'est moi), sed jen mia vizio :D
Efektive ni ne plu bezonas la vikion, sed ĝia strukturo al mi plaŭas por facile lokigi dokumentojn, kiel ekz. raportoj. Dua, ekzemple pri la ekspozicio de infanlibroj, mi ŝatas la eblecon rapide aldoni unu al la listo.
Sed prave, mi forigos tiujn rubrikojn kiujn ni ne plu bezonas (kaj farante tion eble forigos tamen ĉion) kaj anstataĵe tie aperigos ligon al la forumo.

Albert

  • Gasto
Re: Nia celgrupo
« Respondo #7 je: 22 junio 2009, 02:43:10 atm »
Ne rilatas al la demando, sed mi tamen ĉi tie menciu ke ĉenas min la multaj membroj kiuj nur uzas pseŭdonimon, sen doni iun aldonan profilon. Mi taksas ke tiel duono de la membroj restas nekonata al mi. En normalaj cirkonstancoj mi rapide adiaŭus tian grupon...

Roland
Jes, ankaŭ min tio ĉenas. Mi ne komprenas la celon de la anonimeco en forumo kiel tia ĝi.

Pli bone malfrua reago ol nenio, ĉu ne?  :-[
 
Mi konsentas ke inter FEL-anoj ne necesas anonimeco sed tamen ankaŭ komprenas kaj eĉ, en certaj kazoj, ŝatas la uzadon de pseŭdonimoj.
Bone elektitaj kaj sinceraj pseŭdonimoj donas ofte pli da informoj pri la kaŝita persono ol la vera nomo (se oni ne konas la personon).
 
Ekzemple unu membro uzas la pseŭdonimon "biciklanto". Mi ne konas lin sed mi nun almenaŭ scias ke estas iu kiu ŝatas bicikli. Tiam mi komencas pensi kaj kombini:
  • Kutime iu kiu ŝatas bicikli estas sportiva persono kaj ankoraŭ eblas sufiĉe bone movi.
  • Do li verŝajne ne estas tro maljuna.
  • ĉar li ankaŭ estas Esperantisto mi pensas ke li ankaŭ ŝatas vojaĝi per biciklo.
  • Se tio estas vera, vojaĝi per biciklo donas pli da kontaktoj kun enloĝantoj de la lokoj kiujn li vizitis.
  • Persono kiu multe vojaĝas estas tre ofte interesa persono kiu havas tre ĝeneralan konon kaj do povas korespondi pri diversajn aferojn.
 
Se li nur uzis sian veran nomon kaj mi ne konas lin, mi scias nenion pri la persono, nur ke li nomiĝas Jos, Jef, Louis, aŭ ....
 
Fakte estas la sama sistemo kiel emotikoj, ĉi-foje oni ne aldonas informojn al la skribitaj tekstoj sed pri la persono mem.
 
Sed, ĉar mi estis "Espero" kaj do "esperas" ke oni ŝatas kion mi faras, mi donas la "bonan" ekzemplon kaj forlasas mian pseŭdonimon por uzi mian veran nomon "Albert".
 
Nun estus du personoj en la forumo kiuj nomiĝus "Albert" kaj tio ne funkcias.
Do mi ankaŭ ŝanĝis mian administrantan nomon "Albert" al "Albert1".
 
Tiu nova nomo "Albert1" ne estas pseŭdonimo kaj neniel rilatas al nia reĝo, estas nur solvo por la problemo de duobla nomo. 'E'

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
Re: Nia celgrupo
« Respondo #8 je: 23 junio 2009, 22:02:14 ptm »
Karaj,
Flandra Esperanto-Ligo nun havas 5 retejojn:
www.monato.net
www.retbutiko.net
www.esperanto.be/fel
http://www.ipernity.com/user/flandra_esperanto-ligo
kaj tiun ĉi forumon.

La celgrupo de la du unuaj estas klara: publiko, kiu jam regas Esperanton. La celgrupo de la tria ankaŭ estas sufiĉe evidenta: la ĝenerala publiko, ne nepre jam esperantlingva. La kvara retejo, tiu de ipernity, ĉefe celas informi la jam Esperantoparolantan publikon pri la avantaĵoj de FEL (FEL, kie la movado moviĝas!).

Sed kiu estas la celgrupo de Tiu ĉi forumo? ĉu la ĝenerala publiko, ĉu la aktivuloj de FEL? Eble la respondo ne ŝajnas al vi grava. Al mi ĝi gravas pro la jeno: ĉu ni menciu la forumon en niaj varbiloj pri Esperanto, aü ĉu ni menciu nur, aŭ precipe, la ĉefan retejon de FEL (www.esperanto.be/fel)?

Volonte mi legos viajn ideojn kaj komentojn!

   ŝajnas al mi ke ĉiu retejo havas propran specifan taskon kaj eblecon.
* Monato kaj retbutiko estas specifaj paŝoj por specifaj agadoj de FEL: Monato kaj la libroservo. Do ili estas gravaj kaj restu.
* Esperanto.be: iu ajn kiu rete serĉas informojn pri esperanto facile trovas www.esperanto.be. Por la ekstera mondo, ĝi estas/estus/estu nia 'unua visaĵo'. Do ĝi ege gravas.
* Tiu ĉi forumo estas tute alia afero, ĝi ne estas informilon por la ekstera mondo sed rekta komunikilo por la Eo-movado mem. Kvankam mi povus 'elpreni' informojn kaj meti ĝin en la ĉefa retejo, ekzemple la kalendaro, mi povus regule kontroli ĝin kaj anonci novaĵon interesan en la ĉefa retpaĝo. Necesas evidente ke la grupoj uzu ĉi tiun eblecon...

Do, jes estas diversaj retpaĝoj, sed ĉiu havas celon kaj sencon propran.

Elsalutinta Pilgrimo

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 55
Re: Nia celgrupo
« Respondo #9 je: 23 junio 2009, 23:32:08 ptm »
   Pri la pseŭdonimoj:
Homoj kiuj jam multe spertas pri retforumado scias ke uzado de pseŭdonimon estas kutima afero. Kiam Tiu ĉi forumo komencis, mi ne sciis ke ĝi estu 'oficiala' forumo de la movado, do mi traktis ĝin kiel kutimaj forumoj.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Nia celgrupo
« Respondo #10 je: 25 junio 2009, 13:11:07 ptm »
Do, jes estas diversaj retpaĝoj, sed ĉiu havas celon kaj sencon propran.
Jes, kompreneble, sed mia demando - eble ne sufiĉe klare formulita - estis "kiun retejon ni montru al la publiko? kiun ni menciu sur niaj afiŝoj?". Mi kredas, ke ĝi tamen restu www.esperanto.be (de kie komprenble eblos pluklaki al i.a. Tiu ĉi retejo).

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
Re: Nia celgrupo
« Respondo #11 je: 25 junio 2009, 17:20:11 ptm »
www.esperanto.be estas la plej bona mi pensas, facile trovebla.