+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo

Aŭtoro Fadeno: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo  (Legita 14430 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« je: 30 majo 2013, 19:43:01 ptm »
Okazas nun io stranga en Bruselo: granda ekspozicio tute en Esperanto, pri kiu la Esperanto-movado nenion scias...

Estas projekto de KVS (Koninklijke Vlaamse Schouwburg, reĝa Flandra Teatro), priskribita en la KVS-jarprogramo (http://www.kvs.be/UserFiles/pocket_2012_2013.pdf - serĉu la vorton 'esperanto' por rapide trovi la eron) kaj ellaborita de Thomas Bellinck (sercu la nomon je Facebook). Laŭ la priskribo la ekspozicio en la jaro 2063 rerigardas al ne plu ekzistanta eŭropa Unio. Klarigoj estas en Esperanto (antaŭvidita ankaŭ estis Volapük).
Loko: Kloktorenstraat (Rue du Clocher) 22, Etterbeek. merkrede-vendrede 17a-22a; semajnfine 10a-21a.

Jen kelkaj komentarioj kaj intervjuoj (ĉiucj en nederlanda lingvo, sed ankaŭ aperis artikoloj en alilingvaj gazetoj):
- radio: http://internetradio.vrt.be/radiospeler/v2_prod/wmp.html?qsbrand=31&qsODfile=/internetradio_master/productiesysteem2/programma_od/31_KL130507LBAB.xml (ekde la 14a minuto)
- gazeto: http://www.brusselnieuws.be/artikel/kvs-expo-haalt-internationale-pers
- televido: http://www.een.be/programmas/cafe-corsari/vino-verhofstadt (ekde la 4a minuto)

Mi demandas min ĉu estas serioza afero, aŭ ĉu la respondeculo bone sukcesas manipuli ĵurnalistojn kaj politikistoj. Kiu prenos la riskon kaj vizitos?
« Lasta redakto: 27 junio 2013, 08:07:44 atm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #1 je: 31 majo 2013, 12:06:48 ptm »
Esperantistoj nepre vizitu. En la tv-filmeto (Café Corsari) Guy Verhofstadt rekomendis la ekspozicion jene "fantastische tentoonstelling, het is in het Esperanto dat een beetje verband houdt met het Pools, maar je begrijpt het" (eksterordinara ekspozicio, ĝi estas en Esperanto* kiu iom rilatas al la pola, sed vi komprenas ĝin" !


 'eoster' Esperanto ne tiom rilatas al la pola sed posedas diverslingvajn fontojn kaj eĉ similas iel al la gramatiko kaj vortformigo en lingvo kiel la ĉina (kreado eblas : "la granda plimulto de la radikoj kiuj troviĝas en PIV kaj la granda plimulto de la vorttrezoro nuntempe uzata ne ekzistis jam ĉe la komencaj jaroj de la lingvo antaŭ 125 jaroj, sed  konsistas el novaj vortoj kunfanditaj de la Esperanto-parolkomunumo tra pli ol jarcento" (prof. dr. H. Tonkin en prelego dum la GEA-kongreso de 2013 en Nürnberg : https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=loEVZ5wDUgs).
Vidu ankaŭ aldonon Dirk Verhofstadt in gesprek met Etienne Vermeersch - een zoektocht naar waarheid/flandra filozofo Etienne Vermeersch pri Esperanto en libro de D. Verhofstadt.
« Lasta redakto: 01 majo 2019, 19:00:32 ptm de Herman Deceuninck »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #2 je: 31 majo 2013, 17:39:06 ptm »
Verhofstadt (nun vojaĝanta) ankaŭ menciis je Twitter:

Guy Verhofstadt ?@VerhofstadtGuy29 meivandaag de fantastische expo bezocht van @ThomasBellinck @KVS #DOMODEEUROPAHISTORIOENEKZIL" - een aanrader !! http://www.kvs.be/index2.php?page=program&discipline=&vs_id=802
Estas versajne lia nura ne-anglalingva mesaĝo de la pasintaj tagoj.

ĉu estas twitter-isto inter ni kiu (post vizito de la ekspozicio) povas reagi (ankaŭ je #DOMODEEUROPAHISTORIOENEKZIL)?

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #3 je: 11 junio 2013, 19:35:04 ptm »
Finfine, post aro da gazetaraj komunikoj nacilingvaj en belga kaj eŭropa gazetaro, ankaŭ aperis opinio pri la ekspozicio en la esperanta gazetaro. Vidu http://www.liberafolio.org/2013/eksa-europa-unio-iam-parolis-esperanton#1370897570968323. Restas nur kelkaj tagoj por viziti la ekspozicion!

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #4 je: 14 junio 2013, 21:47:22 ptm »
Hieraŭ (14/6/13) estis la lasta vizitotago. Mi vizitis la ekspozicion kaj poste parolis kun la artisto Thomas Bellinck. Li diris ke jam multaj esperantistoj venis. Mi donis al li kopion kun informojn pri aliaj artistoj kiuj, kiel li, same iel uzas Esperanton en siaj projektoj (Daniel Salomon + Umsnjip.ch). Li pozitive reagis al tio kaj diris ke li certe legos tion. Eble tiuj artistoj volos esti en la (Esperanta) artista informtenejo artista.ikso.net...kvankam kreita portalo por kunligi artistojn, teknikistojn kaj organizantojn kun la celo faciligi la organizadon de kulturaj aranĝoj, ĝi momente ne ankoraŭ diskonigas artistojn iel uzantaj Esperanton en siaj artlaboroj. Pro manko da tempo kaj laborfortoj nun ne eblas plu konsulti la informtenejan parton (database). Se vi interesiĝas pri la projekto kaj havas emon programi novan version, tiam bv. konakti artistadb@ikso.net. Eble la kunfarejo povus intertempe servi kiel portalon por diskonigi tiajn artistojn ?

Dum la kvaronhoro kiun mi atendis je la 18h ariĝis ĉirkaŭ 10 personoj, ĉefe mezaŭuloj. ĉiu vizitanto ricevas dulingvan faldfolion (Esperanto + elektita nacia lingvoJ : "Vivo en la eksa eŭropa Unio : la lastaj jaroj de la longa paco". Je la fino, trinkante ion kune iuj vizitantoj demandis lin pri lakialo de la uzo de Esperanto. Li respondis ke per Esperanto li volis rekrei la saman sperton kiun oni povas havi vizitante fremdan landon, ni diru Danio, kie oni komprenas vortojn sed tamen malsufiĉe por bone kompreni. Krome per la ebla re-uzo de Esperanto fare de eŭropanoj eble kreiĝos nova eŭropa projekto...

BROŜURO


Eble oni ankaŭ eldonos la (interesegan) ekspozician tekstaron broĉurforme kaj (nun) ja kun teksto en korekta Esperanto, ĉar por Esperanto-scipovantaj vizitantoj diversloke montriĝis ke la maŭintradukitaj tekstoj, kvankam sufiĉe bonaj, tamen bezonas kroman homan prilaboradon. ĉiukaze li certigis min ke pluraj esperantistoj jam ofertis tradukhelpon al li.

SEPTEMBRE 2013

Se vi maltrafos viziti la ekspozicion vi havos tutverŝajne duan okazon ĉar en septembro 2013 la "Amikoj de re?niĝinta Eŭropo" remalfermos la ekspozicion.
Ne hezitu rekomendi la ekspozicion al viaj kolegoj kaj geamikoj ĉar krom Esperanto (kiu ĉefrolas) ĉiuj gravaj tekstoj legeblas ankaŭ alilingve (NL, FR, EN). 


(Kiel meti memprenitan foton/bildon SEN http-ligo ?)
« Lasta redakto: 01 majo 2019, 19:26:33 ptm de Herman Deceuninck »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #5 je: 20 junio 2013, 18:48:49 ptm »
De KVS, initiatiefnemer van Tok Toc Knock waarvan 'Domo de eŭropa Historio in Ekzilo' een onderdeel was, heet een evaluatie opgemaakt. Een citaat: 'Van de weerklank in de pers werd ik niet altijd even vrolijk. Laten we zeggen dat de belangstelling erg varieerde. En als de pers wel volgt, zoals de buitenlandse voor het museum van Thomas Bellinck, dan is de publieksopkomst nog niet altijd zo hoog als je op voorhand soms durft dromen. Het aantal mensen dat bij TTK betrokken is geraakt is echt aanzienlijk.'. Zie volledige tekst op http://www.brusselnieuws.be/cultuur/kvs-blikt-terug-op-tok-toc-knock . In 'Brussel deze week' verscheen vandaag ook een lezersbrief (zie bestand hieronder).

Elsalutinta Pilgrimo

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 55
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #6 je: 26 junio 2013, 16:15:53 ptm »
Aspekto kiun mi tute ne legis aŭ aŭdis pri tiu ekspozicio: ĝi estas fakte politika propagando. eĉ pli, ĝi estas fakte naciismema propagando, por ideo de Tut-eŭropa Superŝtato.
Ne gravas ke okazas tiaj ekspozicioj en Esperanto, sed mi demandas min, ĉu Esperantistoj ankaŭ tiel entuziasmus se oni prezentas kritikeman 'ekspozicion'? Kiu kritikas la kondukoj de eŭroparlementanoj en Bruselo kaj Strasburgo, la absurde altaj elspezoj? Kiu kritikas la lobiadon de industrio kaj bankaro kaj la daŭraj atakoj kontraŭ Grekio, Hispanio, popoloj ĉenerale, la mezaj kaj malaltaj klasoj? La korporatismaj tendencoj de tiu EU, sies 'reglementitis'? Kiu kritikas la ideon mem de superŝtatoj kaj eŭro-imperioj? ĉar mi fakte tute ne ŝatas la ideon de eŭropa 'federala' superŝtato.

Mi neniam komprenis tiun absurdan frazon 'Eŭropo havas unun moneron, nun ĝi bezonas unun lingvon'. Naiva kaj stulta slogano sen iu ajn kompreno de la makro-ekonomiaj tendencoj kaj la banka sistemo. La financa sistemo de la eŭro fakte ne estas "ponto"-monero aŭ "auksilia" monero sed la ununura monero. Do komparante, Esperantistoj ŝajne ankaŭ deziras forigi ĉiujn aliajn lingvojn kaj krei lingva monopolio de Esperanto same kiel la mona monopolio de la eŭro. Sistemo fakte korupta kaj bazita nur sur ĉuldoj.

Mi tro multe konstatas ke Esperantujo havas multe da naivaj idealistoj blinde sekvante la star spangled blue sen iu ajn faktan komprenon de la povstrukturo aŭ la ekonomia bazo mem.

Rigardante la nuntempa politiko en Eŭropo, EU en ekzilo ŝajnas fakte bona estonteco por mi. Fek al tiu eŭrodogmatismo.

*****

  • Gasto
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #7 je: 27 junio 2013, 09:40:25 atm »
Aspekto kiun mi tute ne legis aŭ aŭdis pri tiu ekspozicio: ĝi estas fakte politika propagando. eĉ pli, ĝi estas fakte naciismema propagando, por ideo de Tut-eŭropa Superŝtato.

Estas malagrabla diskuti kun persono kiun mi ne konas. Kial la partoprenantoj de ĝi tiu listo devas havi kaŝnomojn????
La ideo ligi Esperanton al iu politika strukturo, partio, ideo, estas laŭ mi malbona ideo. La avantaĵo de esperanto estas ĝia libereco. Libera de iu ajn ideologio, partio, politika koncepto, ŝtato aŭ nacio. Estas en Eŭropo homo kiuj volas detrui tiun liberecon kaj pretas vendi Esperanton al la politiko, al la demagogio de hodiaŭ kaj morgaŭ.
Mi esperas ke tiuj homoj malsukcesas. Ke ili ne sukcesas ligi Esperanton al iu ajn krom al homeco, humanismo se vi volas.
Mia nomo estas ***** Schram, kaj mi ne kaŭas min nek miajn ideojn

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #8 je: 27 junio 2013, 22:47:00 ptm »
Pilgrimo prave cerbumigu nin pri la graveco de nur UNU lingvo au eble UNU PONTOLINGVO (ekzemple kiel tria ech kvara lingvo : propra kaj kultura lingvo, komerca lingvo kaj komune neutrala lingvo kiu kontraubalancu la komercan kaj ekvilibrigu la dominadon de iuj tro fortaj kulturlingvoj. Kion vi opinias nun ?

*****

  • Gasto
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #9 je: 28 junio 2013, 15:00:35 ptm »
Kion vi opinias nun ?
Al kiu vi faras la demandon?

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #10 je: 29 junio 2013, 20:13:37 ptm »
Laŭ la ĵus aperigita revuo 'Aktuala' de la Brusela E-Grupo (numero 4, https://sites.google.com/site/ebgaktuala/)   la ekspozicio remalfermiĝos je la 4a de septembro; necesas rezervi je 02-210.11.12.

Elsalutinta Pilgrimo

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 55
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #11 je: 29 julio 2013, 18:15:45 ptm »
 C:-)  Mi forigis parton pri la disputo pri kaŝnomoj  C:-)
 
Albert,
forumestro



Citaĵo
La ideo ligi Esperanton al iu politika strukturo, partio, ideo, estas laŭ mi malbona ideo. La avantaĵo de esperanto estas ĝia libereco. Libera de iu ajn ideologio, partio, politika koncepto, ŝtato aŭ nacio. Estas en Eŭropo homo kiuj volas detrui tiun liberecon kaj pretas vendi Esperanton al la politiko, al la demagogio de hodiaŭ kaj morgaŭ.
Mi esperas ke tiuj homoj malsukcesas. Ke ili ne sukcesas ligi Esperanton al iu ajn krom al homeco, humanismo se vi volas.

Precise kion mi celas diri. La fanatika agado de multaj Esperantistoj por ligi Esperanton al la EU estas tre malbona ideo.
Se Esperanto iĝos la oficiala lingvo de la eŭropa politika strukturo, ĝi fakte eĉ ne plu estus 'internacia' lingvo, sed (nov-)nacia eŭropa lingvo. Do Esperantistoj el Afriko, Ameriko, Azio vere ekparolus eŭropunian lingvon. Mi do konsilus al ili: se vi volas daŭre uzi vere internacian lingvon, eklernu Volapuk aŭ alia planlingvo, ne plu Esperanton ĉar ĝi iĝis la ŝtatlingvo de eŭropa Unio, kaj la neŭtraleco de Esperanto malaperis.
« Lasta redakto: 29 julio 2013, 20:27:16 ptm de Albert CLAESEN »

Elsalutinta Pilgrimo

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 55
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #12 je: 29 julio 2013, 18:18:01 ptm »
Pilgrimo prave cerbumigu nin pri la graveco de nur UNU lingvo au eble UNU PONTOLINGVO (ekzemple kiel tria ech kvara lingvo : propra kaj kultura lingvo, komerca lingvo kaj komune neutrala lingvo kiu kontraubalancu la komercan kaj ekvilibrigu la dominadon de iuj tro fortaj kulturlingvoj. Kion vi opinias nun ?

Jen denove bonaj kialoj por kontraŭi oficialigon de Esperanto en EU. ĝi ne plu estus neŭtrala por la resto de la mondo, sed la lingva flanko de eŭropaj ekonomiaj kaj politikaj interesoj.

Albert1

  • Gasto
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo
« Respondo #13 je: 29 julio 2013, 20:23:42 ptm »
@Pilgrimo.
ĉu vi ne konas min? Mi scias ke mi estas dum multaj jaroj for de la Flandra scenejo, sed ene de SAT kie mi laboris ĉiuj konas min per la nomo *****. Mi ja pensas ke ankaŭ en Antverpeno neniu dubas pri la persono kiu nomiĝas *****.
 Kiu estas Pilgrimo??? Mi neniam renkontis iu kiu nomiĝas Pilgrimo en Esperantujo. Ni estu plenkreska kaj ne hontas pri kiu ni estas kaj malvualigu la vizaĵon.
C:-)
Mi tute na ŝatas sed, ĉar nek la moderigisto nek iu administranto reagas, mi devas reagi.
Vi estas tre agresiva en viaj mesaĝoj kaj tio ne estas tolerebla. Vi tute ne rajtas riproĝi kaj ofendi aliajn membrojn.
Mi ne konas vin ĉar nek via propra nomo nek via retadreso nek via bildo estas montrita en via membroprofilo.
Kontraĵe la veraj nomoj kaj retadresoj de personoj kiujn vi riproĉas estas por ĉiuj videblaj en iliajn profilojn.
Mi malfermis novan fadenon en kiu ĉiu povas skribi kaj argumenti pri la afero: 'kaŝnomo aŭ ne'.
Tio tamen devas esti afabla kaj senofenda al ĉiuj.
http://esperanto-forum.org/index.php?topic=888.msg1573#msg1573
En Tiu ĉi fadeno kaj en la fadeno pri la kongreso, mi forigas viajn mesaĝojn pri Tiu ĉi disputo!
 
 

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Bruselo: Domo de eŭropa Historio in Ekzilo, ebla sekvo ?
« Respondo #14 je: 12 aŭgusto 2013, 17:59:50 ptm »
Jen aldone 'ebla futureca' sekvo. Sekvinda... trovita sur http://specgram.com/CLIII.3/01.editor.letter.html