+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Invito por partopreni lingvo-esploran projekton

Aŭtoro Fadeno: Invito por partopreni lingvo-esploran projekton  (Legita 4566 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Invito por partopreni lingvo-esploran projekton
« je: 16 aŭgusto 2018, 16:43:37 ptm »

Lionbridge Global Services For Machine Intelligence daŭrigas lingvo-esploran projekton, kaj por ĝi ni serĉas Esperanto-parolantojn en tre bona kaj perfekta niveloj. Ni esperas, ke vi povus helpi nin trovi kandidatojn kun tia scio de Esperanto. Ni tre ŝatus vian partoprenon en ĉi tiu projekto, kaj ni instigas vin dividi ĝin kun viaj samklubanoj/samasocianoj, amikoj kaj familianoj, kiuj ankaŭ parolas E-on en alta nivelo.

La celo de la lingvo-esplora projekto estas helpi disvolvigi parolad-rekonan teknologion por Esperanto.

La tasko, kiun vi devos plenumi, estas simpla kaj ne postulas specialajn sciojn aŭ antaŭan sperton. Vi vidos frazojn aŭ partojn de frazoj en Esperanto kaj devos registri vian voĉon dum vi legas ilin laŭte.

La nepra kondiĉo estas, ke vi estu flua parolanto de Esperanto. La partoprenantoj povas loĝi ie ajn en la mondo, la taskoj povas esti faritaj hejme. Vi bezonos havi Android-telefonon aŭ Android-tabuleton/platkomputilon. Alternative, vi ankaŭ povas uzi ajnan komputilon kun retumilo Chrome, aldone bezonatas mikrofono, interreta konekto kaj kvieta ĉambro por fari viajn registraĵojn.

Bedaŭrinde, tio ankaŭ signifas ke vi ne povos kompletigi nian taskon per iOS-aparato.

Ĉi tie estas la detaloj de la projekto, kiuj helpos komenci:

    Vi devas havi 18 jarojn aŭ pli;
    La daŭro de la tasko estas ĉ. 2 horoj;
    Pago: 80 USD post plenumo de la tuta tasko. La pago estos ĝirata per PayPal aŭ rekte al la banka konto per XendPay.

Por partopreni vi nepre bezonas plenigi la aliĝilon ĉe: https://fs30.formsite.com/LB2014/form264/index.html

Post taksado de via aliĝilo, nia teamo de produktado kontaktos vin kun pliaj detaloj kaj instrukcioj (atentu ke la letero ne pereu en spam-dosierujo).

Se vi volas ekscii pli multe pri Lionbridge kaj kion ni faras en Lionbridge GSMI, vi povas legi nian paĝaron ĉe: https://www.lionbridge.com/en-us/global-services-for-machine-intelligence

Konsiloj de la UEA-respondeculo:

la fragmentoj de E-lingvaj tekstoj, kiujn necesas laŭtlegi, ofte estas apartigitaj tiel, ke la rezulto estas gramatike ne interligita kaj havas strangan sencon. Ne necesas tion korekti dum la legado: ĉar oni instruas komputilan programon rekoni parolatan lingvon, do, bonvolu prononci tiel, kiel estas skribite.

La programo, per kiu oni plenumas la taskojn, havas anglalingvan interfacon. Tre baze: oni klakas la grandan butonon por (1) komenci kaj por (2) fini la sonregistradon de ĉiu frazo.

Ne estas projekto de UEA. Tamen se vi dezirus ricevi plian klarigon, bonvolu senhezite kontakti min per la retadreso reto@uea.org.