Ĝenerale / Algemeen > Esperantlingva diskutejo

Diskuto pri la Krizo

<< < (2/3) > >>

petrodesmet:
Jes, vere ja, la nombro da reagoj al mia alvoko ne estas tre, eĉ ne treege, esperiga. Kaj tamen!
Hieraŭ mi ricevis la lastaperintan numeron de Revuo Esperanto, kaj almenaŭ tiu donis kaj donas al mi esperon! Se oni vidas la fotojn de la renkontiĝo dua de la Lernu-anoj, tiam oni tamen kelkfoje devas viĝi la okulojn! Tiom da homoj, kaj kun treege malmulte da esceptoj.... ĉiuj multe multege eksterordinare multe pli junaj ol mi!
Mi esperas ke eble iu legos mian mesaĝon!  ???

PaulP:
Mi ne nur legis vian mesaĝon, sed eĉ (parte) legis la artikolon pri la lernu!-studentoj. Jes, Esperanto certe ne mortos. ĝi jam antaŭ jaroj eniris la novan vojon de la virtuala mondo, kaj tio ja estas tute laŭdinda. Bedaŭdirinde FEL ankoraŭ havas sian oficejon en malvirtuala domo, kaj devos pagi la riparadon de la hejtsistemo per malvirtualaj eŭroj ... ĉu tio ankoraŭ havas sencon, aŭ ĉu FEL komplete transiru al virtuala oficejo?

Roland Rotsaert:
Mi pensas ke FEL daŭre havu malvirtualan, realan domon (kunvenejon, centran adreson), sed la nuna domo estas multe tro granda. Mi ne scias ĉu FEL, post kolapso de la nuna maŭinaro, ankoraŭ estos eldonejo. Preskaŭ certe ne en la nuna formo: post kelkaj jaroj libroj estos ĉu ciferecaj, ĉu presataj laŭ mendo. Ankaŭ por la esperanta librovendado iam venos ĝisfunda restrukturigo/raciigo.
Intertempe: urĝas ke FEL decidu kiun vojon ĝi prenos. Ripari hejtadon de domo baldaŭ forlasota aŭ eĉ malkonstruota ne havas sencon!

PaulP:
Mi komprenas vian starpunkton. Sed tio signifas, ke dum la baldaŭa vintro ne estos oficistoj ... Kiu volos labori, se ne estos hejtado? Tiam restas nur la eblo de virtuala oficejo en kiu ĉiu laboras dehejme.

Roland Rotsaert:
Pro tio mia plendo al la estraroj de la pasinta jardeko: jam delonge estas sciata ke 'io' devas okazi rilate al la domo; ĉiuj scias (aŭ devus scii) ke la utila vivdaŭro de hejtsistemo estas 20 jaroj... Kiel 'normala' membro mi nenion scias pri diskutoj aŭ proponoj tiurilate en la estraro; ankaŭ ne estis temoj en la ĝeneralaj kunvenoj. Mi esperis ke ĝi tiu forumo povus vigligi la estraron, sed se en la forumo nur aktivas triopo da veteranoj, ne venos multaj novigaj ideoj.
Sed intertempe la nuna situacio estas okazo por eksperimenti kun la ideo de virtuala oficejo...

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

[*] Antaŭa paĝo

Plena versio