+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Jarfina kunveno kun gasto Jean Codjo

Ligitaj eventoj

  • Renkontu Jean Codjo (Benino): 28 decembro 2009

Aŭtoro Fadeno: Jarfina kunveno kun gasto Jean Codjo  (Legita 7058 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Jarfina kunveno kun gasto Jean Codjo
« je: 19 decembro 2009, 18:31:12 ptm »
Gekaraj,

 ĉi-jare, pro la festoj, ni ne kunsidos je la kutima vendredo en la klubejo de Esperanto-Antverpeno (La Verda Stelo).
 Sed aperis alternativa ebleco: lunde, je la 28a de decembro, ni planas kunvenon inter la 15a kaj la 17a kun nia gasto Jean Codjo.

 Li estas  Beninano, fondinto, antaŭ dek jaroj, en benina vilaĵo, de la elementa lernejo esperanta, Jules Verstraeten. Jean estas respondeculo de la Afrika Oficejo de UEA kaj dum la pasinta UK en Bialistok estis elektita komitatano C.

 En Horizontaal nov/dec., p. 11 vi  trovas raporton pri la stato de la lerneja/socia projekto kaj rektan ligon al ampleksa, plurlingva retpagxaro www.educ-etre.org
 
 
Fine de la artikolo estas anonco pri la tri noveloj kiujn Jean verkis. Ilin eldonis FEL

 Tiuj kiuj konas lin, scias kiom agrabla parolanto kaj preleganto Jean estas. (De iuj, mi jam aŭdis: "Kia bedaŭro, mi tiam estos en Germanio.")

 Iom helpus je la praktikaj preparoj se vi bonvolus anonci al mi vian _intencon_ partopreni.
 agnes(ĉe)esperanto.be
 03 366 38 54

 Amike
 Agnes Geelen