+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 ... 6 7 [8] 9 10
71
Kongresoj / Congressen / Wereldcongres Esperanto voor thuisblijvers
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 30 julio 2023, 08:44:15 atm »
Zaterdag 5.8.2023: De Solena Ferma zou moeten te zien zijn op https://www.youtube.com/watch?v=b8cL2Yk7E-Y . (Om 10:00 nog niets, om 10:05 al geluid)


***
Van zaterdag 29 juli tot zaterdag 5 augustus vindt het wereldcongres Esperanto plaats in Turijn. Er zijn 1266 personen uit 69 landen voor ingeschreven, waarvan 42 uit België.


Ook wie niet naar Turijn gereisd is, kan het congres een beetje meevolgen:

Tip: stel https://esperanto-forum.org/ in als startpagina van je browser.
72

Dum la 125-a Dimanĉa Kunveno de IKEF per Zoom kaj Voov! s-ro Zlatko Hinšt raportos pri la 74-a Kongreso de IFEF en Antverpeno (Belgio) kaj koncernaj informoj.
Fotaro de tiu kongreso estas je https://photos.google.com/share/AF1QipON-Jc9JDMWcrAo3BHy4h3Pg5LTlJbOspQ5XrVdBplwiLXSiofzqtDyH3H0LtPT7g?key=NllvZE01THRPNXZMT2VrTDlObUJhY1U0QnFORkRB .

Dato: dimanĉe, la 30-an de julio 2023;
Horo: UTC 12:00-14:00 (中国时间 20:00-22:00) (14:00-16:00 belga tempo)
(Malfermo de la kunvenejo 11:50 UTC)

Kondukanto: s-ro Longarko Zhang Changsheng (Prezidanto de IKEF-Ĉinio)

Platformo Zoom:
https://us06web.zoom.us/j/83150900604...
Kunvena kodo: 831 5090 0604
Pasvorto: Jr4shj2Y
73
Agenda / Agendo / Esperanto-tago je 26 julio en Huy kaj rete
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 19 julio 2023, 09:07:53 atm »

Esperanto Valonio invitas vin festi la Tagon de Esperanto merkredon la 26an de Julio.
                   
1° Ni kune vizitos Huy. Rendevuo je la 14a horo sur la verda placo kaj ni atendos ĝis 14:15 kaj eniros la "Spaco Saint Mangold" por la vizito.
https://www.facebook.com/events/599467088955759/599468005622334/
Se vi estas interesata partopreni, sendu mesaĝon al philippedraize@yahoo.fr (se vi ne havas respondon vi ankaŭ povas telefoni: +32 476.990.610
Poste ni vizitos Huy kaj ni estos gastigataj ĉe Francine Deleer, strato d'Italie 21 je la 16:30 por temanĝo kaj aperitivo.

2° Je la 17:30 ĝis la 18:30 ni prenos verdan aperitivon al kiu vi ankaŭ povas partopreni RETE per zoom, sola aŭ grupe. Se vi estas interesata, ankaŭ alklaku kaj sendu mesaĝon al eric.nemes@gmail.com; li sendos al vi retan zoom ligilon al via reta adreso la 26an de julio matene.
Komencantoj kaj krokodiloj estas ankaŭ bonvenaj. Vi nur montru verdaĵon, diru unu frazo pri verdaĵo aŭ verdulo.

(Aldono 28.7.2023:)
Sube kelkaj fotoj de la evento.
Partoprenis rete: François Housounou (Benino), An Olijslagers (Nederlando), Roland Rotsaert (Belgio).

74
Informiloj / Informatie / La nombro da E-istoj kaj E-parolantoj en la mondo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 06 julio 2023, 09:01:05 atm »

La demando "kiom da E-parolantoj troviĝas en la mondo?" havas longan historion kaj daŭran aktualecon, i.a. por ekstera informado pri Esperanto. Mi memorigas pri ĝi nun kun iom da nova analizo, por nia uzo i.a. en eksteraj rilatoj prepare al kaj dum la UK en Torino, loke, lande kaj internacie en UN, Unesko ks.

Relative lastatempe (RETOSO de TEJO 2021) aperis bona video, prezentita de Svend Nielsen (https://www.youtube.com/watch?v=-5X9D4BKh-A). Lia esploro okazis en 2016 kaj estis bazita je censoj en 4 landoj kaj aldone datumoj pri pluraj movadaj fontoj kiel lernantoj de LERNU, membroj de UEA ktp atingas la nombron de ĉ. 60,000, kun statistika eraro-marĝeno de 30,000-180,000.

La video analizas ankaŭ du antaŭajn taksojn, nome S. Culbet (1959-1985) - 1-2 milionoj A. Wandel (2015) - ĉ. 2 milionoj Efektive la diferenco inter la rezultoj ne devas surprizi, ĉar ili uzas diferencajn metodojn kaj supozojn, kaj pli grave, ili mezuras tre diferencajn aferojn.

*La sencoj uzitaj de Nielsen* temas pri homoj kiuj asertas pri si ke ili kapablas konversacii per Esperanto, legi, skribi kaj paroli kaj kompreni aliajn, kaj membro en E-asocioj, do efektive *esperantistoj*.

*Kontraŭe la esploro de Wandel*, publikigita en la linvistika revuo INDECS (https://www.indecs.eu/2015/indecs2015-pp318-321.pdf), taksis la nombron laŭ datumoj de Fejsbuko, pri uzantoj de tiu socia reto, kiuj markis Esperanton inter la lingvoj kiujn ili konas, sen detaligi pri la nivelo. Temas do pri personoj kiuj sen objektiva kontroleblo asertas ke ili *iom konas Esperanton*.

La takso de Wandel estis poste subtenita de la nombro de lernatoj de Esperanto en Duolingo, ĉ. du milionoj da eklernintoj de Esperanto per Duolingo, sed kompreneble oni ne scias kiun nivelon ili atingis.

*Resume*, la taksoj ne kontraŭas, male, ili komplimentas unu la alian: laŭ Nielsen la nombro de Esperantistoj (sufiĉe bonaj parolantoj de la lingvo, ev-e membroj en E-asocioj) estis en 2016 inter 30,000 kaj 180,000. Laŭ Wandel, la nombro de personoj kiuj asertis ke ili konas Esperanton estis en 2015 ĉ. 2 milionoj. Tiu nombro estis poste sendepende subtenita de Duolingo.

Tiuj nombroj ankaŭ aperas en la prestiĝa lingvistika retejo Ethnologue (https://www.ethnologue.com/language/epo/), kiu provizas ĝisdatajn datumojn pri la uzado kaj vigleco de ĉiuj lingvoj en la mondo.

Amri (tra listo scienca-kaj-faka-agado)

75

Ĉivendrede parolos Thomas Bormann, kiu estas la prizorganto de la kongresa temo de la UK en Torino, parolos pri unu el la plej seriozaj europaj problemoj nuntempaj.

La ligilo por eniri la kunvenon:
https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda
https://eventaservo.org/e/e4a741
76

En vendredo 21 julio Etsuo Miyoshi prezentos sian anonckampanjon en la serio de prelegoj de la Londona kaj Antverpena kluboj. Ligilo por la anonco ĉe Eventa Servo https://eventaservo.org/e/92c433

https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09
 
Meeting ID: 813 2898 4580
Passcode: 089969

Ĉu mi agas donkiĥote? Pri la anonckampanjo:

Po sep tutpaĝaj anoncoj pri Esperanto aperis kaj aperos ĉi-jare en sep gazetoj de Francio, Germanio kaj Pollando. Kion indas aldone fari por atingi signifan progreson, ekzemple pri ĵurnalistoj kaj politikistoj? Kiel prezenti Esperanton? Kiel eviti, ke homoj asertas, ke Esperanto ne havas kulturon, ne ekzistas kulturaĵoj, oni ne povas esprimi sentojn?

Ni kore invitas ĉeesti la prelegon kaj ankaŭ partopreni la diskuton. Volonte diskonigu tiun ĉi inviton.

Etsuo Miyoshi
Lu Wunsch-Rolshoven lu.esperanto@gmx.de
77
Diversaj / Diversen / Esperanto-benamingen
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 01 julio 2023, 11:46:24 atm »
Het is opvallend dat je als Esperantospreker overal Esperantobenamingen opmerkt, terwijl iedereen toch denkt dat Esperanto zo goed als uitgestorven is. In een aantal gevallen is het gewoon een woord dat toevallig op een woord in het Esperanto gelijkt, maar meestal moet het een bewuste naamkeuze geweest zijn.

Een oude bekende is de bushalte Esperanto langs de Torhoutsesteenweg in Oostende. Daar is nu in de verste verte niets te vinden dat met Esperanto te maken heeft, maar de naam gaat terug op een voedingswinkel uit de jaren 1970. Misschien moet iemand eens zorgen voor een bordje bij de halte dat de historiek uitlegt?

De laatste tijd lijkt Esperanto vooral in de zorgsector populair te zijn. Enkele jaren geleden werd Zorgi opgericht, een fusie van een Vlaams en een Waals bedrijf, beide actief in de ontwikkeling van software voor OCMW's en ziekenhuizen. De voorbije dagen merkte ik er twee op in de krant: de vzw's Zorganta en Hejmen, beiden met een aanbod voor volwassenen met een beperking.

Zou er ergens in Vlaanderen een onbekende esperantist zijn met goede relaties in de zorgsector, die systematisch namen influistert?
78

La Akademio de Esperanto per jeso de 86% el la voĉdonintoj aprobis la deklaron pri la Esperanta litero “ŭ”.
Legu la deklaron en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/akademio-20/ kaj https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/pri-la-litero-u.html



79

Vendrede je la 20a horo eŭropkontinenthore, Alexander Shlafer parolos pri siaj travivaĵoj kiel multjara redaktoro de la rubriko Politiko en la internacia magazino Monato.
Por pli da informoj pri Alexander mem: https://www.monato.be/2003/007974.html

En Antverpeno ĝi okazos hibride: ekde la 19.30a horo vi bonvenos en Lange Beeldekensstraat 169, por kune sperti la prelegon kaj poste plubabili ĝuante trinkaĵon.

Tiu evento estas organizita de la antverpena (LVS) kaj londona (LEK) kluboj.

https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda

Ĝis vendredo!

Klaas Dijkstra

80
Agenda / Agendo / Esperanto-tago je 26 julio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 junio 2023, 08:36:39 atm »
Paĝoj: 1 ... 6 7 [8] 9 10