+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Interesaj retpaĝoj / Interessante webpagina's (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  ĉu Esperanto antaŭulo de multkultureco kaj ligo inter kulturoj kaj homoj ?

Aŭtoro Fadeno: ĉu Esperanto antaŭulo de multkultureco kaj ligo inter kulturoj kaj homoj ?  (Legita 7597 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Jam siatempe la iniciatinto de Esperanto kaptis la etoson de multetna kaj kultura diverseco en sia hejmurbo. Intertempe la tuta mondo alkutimiĝas al la fenomeno de interkultureco*, nur en lokaj kulturaj grupoj ni ne rimarkas konkrete tiun kontakton. Eble la 'Internationaal Comité', la plej granda landa kupolo por asocioj de migrantoj, kiu unualoke celas subteni 'gvidajn personojn' en tiuj asocioj. ĝi estas bona loko por serĉi kontaktojn kun migrantoj, ekzemple por trovi preleganton pri iu lingvo aŭ kultura agado aŭ mem proponi prelegon pri Esperanto kiel rimedo interkultura, partopreni al la lingvofestivalo en Leuven, proponi volontulan laboron al diplomita rifuĝinto pri arkivado ktp. Per Esperanto eblus renkontigi lingvojn kaj kulturojn pere de 'enlandaj eksterlandanoj' el la tuta mondo sed sen fari longajn vojaĝojn eksterlanden. Estas ?a. 250 da asocioj kiuj aliĝis al "Internationaal Comité" disdividitaj inter Flandrio kaj Bruselo (ekz. Russischhuis.be, Rusa Stelo (Uzbekio), Bridges To Armenia, Museum Russische Cultuur, ...) . Preskaŭ ĉiu aliĝinta asocio disponas pri unika kombino rilate al nacieco, lingvo, religio, eduknivelo kaj interesoj de la membroj. Eblas rete legi ilian revuon ARENA se vi interesiĝas pri la oportunecoj de tiuj grupoj en nia 'griziĝanta' (a)socio. Ekzemple intervjuo kun la ruslingva aŭtoro kaj poeto Glazkov el Merksem kiu estas prezidanto de la internacia klubo HOBBY organizas kulturajn kaj interkulturajn vesperojn, literaturajn eventojn, modoprezenton aŭ simple promendadojn, sed ili ne povas realigi multajn ideojn pro manko de kluba domo.
Retejo de IC : www.icvzw.be, kontakto : info@icvzw.be


La termino *''multkultureco'' iĝis komunuza je la fino de la 80-aj jaroj por signifi idealan socion kie pluraj kulturoj (lingvoj) kunvivu en reciproka respekto, sen unu superrega kulturo (lingvo) al kiu adaptiĉu malplimultoj. Tio implicas la rajton por ĉiuj, elekti sian vimanieron laŭ la propraj kulturaj preferoj.
« Lasta redakto: 09 aprilo 2013, 23:01:14 ptm de verda vojo »