+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Tago de Samarkando - 18 oktobro 2021

Ligitaj eventoj

  • Tago de Samarkando: 18 oktobro 2021

Aŭtoro Fadeno: Tago de Samarkando - 18 oktobro 2021  (Legita 1944 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Tago de Samarkando - 18 oktobro 2021
« je: 10 septembro 2021, 17:01:43 ptm »


Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli.  La 18-a de oktobro  –  la Tago de Samarkando.  La evento celas refokusigi nian rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de  la urbo, listigita en la registro de Monda Heredaĵo de Unesko.

Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena historio, signifa malkovro, amdeklaro, rendevuejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

VIA voĉo gravas! Bonvolu sendi viajn reeĥojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn plejeble baldaŭ, laŭeble, ĝis la 1-a de oktobro 2021 al imps86@yahoo.com, kvankam la materialoj iutempe estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.

La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta eldono de “Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo Unuiganta la Mondon”.  ĈIU ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj.

Atendante vian baldaŭan reeĥon, ni antaŭdankas pro via eventuala helpemo kaj kunlaboro.

Sanon al vi kaj bonfarton, pacon kaj harmonion, vivoptimismon kaj inspiron, feliĉon kaj bonŝancon!

Sunplenajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando,
Anatolij Ionesov, fondinto kaj prizorganto
Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
Uzbekio

Retpoŝto: imps86@yahoo.com