+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Ret-info: Esperanto en lernejaj lernolibroj - en Rusio!

Aŭtoro Fadeno: Ret-info: Esperanto en lernejaj lernolibroj - en Rusio!  (Legita 4983 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Ret-info: Esperanto en lernejaj lernolibroj - en Rusio!
« je: 09 novembro 2009, 16:22:36 ptm »
Saluton, geamikoj!
 En lernolibro pri rusa lingvo por la 10-a klaso (cx. 17 jaruloj) trovigxas  temo pri artefaritaj lingvoj kaj du plenaj pagxoj estas dedicxitaj por  Esperanto!
 La prezento estas pozitiva: "plej sukcesa el artefaritaj lingvoj", "cxiu  nacio sentas gxin iom konata, ruso - pri libera konstruo de frazo, franco -  konataj radikoj, ... - sufiksa vortkonstruo, ktp.".
 Mi, leginte la artikolon, ne trovis erarojn en prezentado. Estas donita  baza regulo: kiuj vortoj finigxas je "o", kiuj je "a", ktp. Estas menciite, ke  en Esperanto eldonigxas centoj da jxurnaloj kaj libroj. Ekzemple oni publikigas  "Ho, mia kor'!" kaj rusan tradukon de Boris Kolker.
 Fine de la artikolo por diskutado oni proponas demandojn pri ideo de komuna  neuxtrala lingvo kaj gxia realigxo (fiasko?) Kaj prove ecx proponas konstrui  kelkajn vortojn.
 Aleksej Kuznecov ka2pink @ gmail.com
 laux [e-rus-info]
 ----------------
 - Ekstera aspekto de la lernolibro: http://shop.top-kniga.ru/books/item/in/415750/ (eldono de  2009)
 - La artikoloj pri Esperanto (malbonkvalita, nigra-blanka): http://www.eventoj.hu/tmp/eo-en-rusa-lernolibro.pdf
 - La lernolibro estas eldonita kaj uzata enkadre de la studprogramo  "Lernejo 2100" en cx. kvindeko de rusiaj lernejoj, vidu http://www.school2100.ru/regions/regions_main.html
 - Kiel fonto de la lernolibra artikolo estas menciita la eldonajxo "Infana  enciklopedio" - cxe pagxoj 424-426, trovebla en la reto cxe http://obuk.ru/encik/18483-jenciklopedija-dlja-detejj-t.10.html  (formato djvu)
 - ndlr -
 ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu