Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 10 oktobro 2018, 10:14:18 atm

Titolo: Seminario pri germana opozicia literaturo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 10 oktobro 2018, 10:14:18 atm
Seminario pri germana opozicia literaturo en la germana, angla kaj Esperanto. La celo: esplori potencialon de la nuntempa germana opozicia literaturo por progresigo de Germanio kaj ĝia popolo. La 25an de novembro 2018 je la 16a horo okazos vizito al Ŝtutgarta Librosemajno 2018, Haus der Wirtschaft (Domo de Ekonomio), Willi Bleicher-Strasse 19, DE-70174, Stuttgart, Germanio. 16.00 - vizito al la libroekspozicio (plejparte en la germana lingvo), prezento de parto de traduko el la germana en Esperanton de libro „Aĉetitaj Ĵurnalistoj” de Udo Ulfkotte. 18.00 - en halo Reutlingen Stuttgarter Buchwochen (Ŝtutgarta Librosemajno) Fritz Erik Hoevels prezentos sian novan libron „La Dekstra/Maldekstra - Konfuzo” kaj gvidos diskuton pri ĝi. La diskuto okazos en la germana, angla kaj Esperanto. Eniro kostas 2,5 eŭrojn. https://www.ahriman.com/termine.htm Ni kolektiĝos antaŭ la enirejo antaŭ la 16a horo. Bonvenon! Organizanto: Vladimir Minin, mininvl@yahoo.com. (www.monato.net)