+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Serĉata: libroŝatanto, kiu emas krei grandan Esperanto-bibliotekon.

Aŭtoro Fadeno: Serĉata: libroŝatanto, kiu emas krei grandan Esperanto-bibliotekon.  (Legita 4461 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira

 Esperantisto dum dekoj da jaroj kolektis librojn kaj revuojn en Esperanto. Lia celo estis krei mondskale signifan bibliotekon. Iusence tiun celon li atingis, ariginte (stato: junio 2016) 9.500 librojn (kaj broŝurojn) kaj 2.500 plenajn jarkolektojn de revuoj.
 Nun li atingis aĝon, kiam necesas ekpripensi la daŭrigadon de tiu kolekto, fare de alia libroŝatanto. Kvankam li dume plu pligrandigas sian kolekton, li ofertas ĝin por aĉeto. La prezo estas tamen nur unu elemento: multe malpli ol la origina aĉetprezo de la tuto, kvankam neneglektinda sumo.
 Gravas ke la transprenanto promesas gardi por la futuro kaj pligrandigi la kolekton. Ankaŭ pro tio la tuto transpreneblas nur kiel tutaĵo, ne eblos elsarki apartajn erojn. Akompanas la tuton plena kaj detala katalogo, laŭ Excel-formo.
 Enestas pluraj unikaĵoj, interalie 750 libroj el la periodo ĝis 1918!
 Aldoniĝas konsiderinda kvanto da neplenaj jarkolektoj (almenaŭ 1.500) kaj duoblaĵoj, plus aro da kvalitaj ŝrankoj.
 Tiel do vi akiros idealan bazon por via propra grandega Esperanto-biblioteko. Vi helpos konservi nian grandan heredaĵon por estontaj generacioj, kio dekomence estis ankaŭ lia celo.
 Vian sinproponon direktu al monato@fel.esperanto.be kaj skribu en la temlinio: Biblioteko