+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  FEL pintas

Aŭtoro Fadeno: FEL pintas  (Legita 5858 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
FEL pintas
« je: 09 februaro 2010, 23:14:40 ptm »
Laŭ la revuo "La Ondo de Esperanto" en 2009 Flandra Esperanto-Ligo estis la plej granda eldonanto de Esperanto-libroj. FEL eldonis 2519 paŝojn. Due venasĉina Esperanto-Ligo kun 1976 paŝoj kaj trie Impeto kun 1877 paŝoj.
Se oni ne nombras la paŭkvanton sed la titolojn, tiam venas unualoke la politika eldonejo MAS kun 14 titoloj, dualoke Impeto kun 10 titoloj kaj trie FEL kun 8 titoloj. La granda diferenco inter la du listoj ĉuldiĝas i.a. al la fakto, ke MAS eldonis ĉefe maldikajn broĉurojn, dum FEL eldonis librojn 400 ĝis 600-paŭajn.
Tre supozeble en 2010 FEL denove gajnos la konkurson, ĉar baldaŭ eldoniĝos la verkego La grafo de Monte-Kristo kun pli ol 1000 paĝoj.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: FEL pintas
« Respondo #1 je: 10 februaro 2010, 11:39:34 atm »
Korajn gratulojn al la fervore laborantaj homoj en la Esperantocentro - ne ĉiam en same facilaj cirkonstancoj - kaj ankaŭ al la aliaj volontuloj kiuj helpas realigi la eldonan laboron.
Nome de la estraro de FEL,
Lode.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: FEL pintas
« Respondo #2 je: 11 februaro 2010, 08:19:09 atm »
Unuflanke mi ĝojas ĉar FEL okupas elstaran lokon; aliflanke tio timigas min. Rigardante je esperanto.com (pri kies strukturo mi ne tre entuziasmas, sed tio estas alia temo), mi vidis plurajn ligojn al retejoj kun E-libroj (E de elektronikaj kaj esperantaj). Mi scias ke FEL kapablas relative multekoste eldoni librojn, sed mi timas ke la (pagenda, papera) libromerkato baldaŭ kolapsos kaj ke nur kelkaj prestiĝaj libroj restos facile (sed etkante) vendeblaj. Eblaj kialoj: la troa oferto de libroj, la ekonomia krizo, la stagnado de la movado, la oferto de senpagaj legaĵoj kaj precipe la nepre baldaŭa alveno de malmultekosta, facile uzebla E-librolegilo.

Roland

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: FEL pintas
« Respondo #3 je: 11 februaro 2010, 12:00:49 ptm »
Mi dividas vian timon pri la kolapso de la papera libromerkato en Esperanto. Kialoj laŭ mi estas la ĉiam plialtiĝantaj ekspedkostoj kaj la ĉiam pli oftaj perdiĝoj en la poŝto. Mi konas plurajn klientojn, kiuj aĉetas nur dum IF, NR kaj similaj aranĝoj ĵuste pro tiuj du elementoj. Sed la (papera) merkato ja ne povas vivi de tiuj malmultaj vizitantoj de kongresoj kaj renkontiĝoj.

Aliflanke ekzistas nun la merkato de elektronikaj libroj, e-libroj, kiu vere ekspansias en la lastaj jaroj. Ni konstatas, ke ĉi-momente 10 % de la abonantaro de Monato mendas la e-version, kaj tiu kvanto daŭre kreskas.

La kvanto de personoj kiuj mendas e-librojn en Esperanto estas ankoraŭ malgranda (ĉe FEL 1-2 %) i.a. pro tio, ke la propono estas ankoraŭ tre malvasta. Mi kredas, ke FEL estas ĉi-momente la sola Esperanto-eldonejo, kiu surmerkatigas siajn librojn papere kaj elektronike. Vi prave rimarkigas, ke ekzistas kelkaj retejoj, kiuj havigas e-librojn senpage, sed temas tie ĉi kutime pri malnovaj libroj (ekzemple la Fabeloj de Andersen), kies aŭtoroj mortis antaŭ pli ol 70 jaroj kaj ĉe kiuj la aŭtorrajtoj do forfalis. Krome la plimulto de tiuj senpagaj e-libroj estas teknike malbonaj. Iuj estas legeblaj nur en komputiloj kaj ne en poŝlegiloj, aliaj ne havas ĉapelojn sed nur iksojn, ktp ktp.

Cetere, en la venontaj numeroj de Monato (verŝajne de aprilo ĝis aŭgusto) aperos serio da artikoloj pri la evoluo de la e-libra merkato, en kaj ekster Esperantujo.