+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Albumo de Maria Posenaer en Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Kortrijk

Aŭtoro Fadeno: Albumo de Maria Posenaer en Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Kortrijk  (Legita 4001 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
(Mi jam metis la sekvan mesaĝon en la forumo, sed mi ne vidas ĝin; eble pro iu erara manipulado mi forviĝis ĝin. Mi pardonpetas kaze ke ĝi aperas dufoje.)

En la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet estas albumo de Maria Posenaer, formato 41 x 25 cm., en bela (sed iom kaduka) 'art déco' kovrilo. Mi ne scias kiam aŭ kiel la albumo alvenis en Kortrijk. Enestas fotoj, bildkartoj, kongresaj dokumentoj kaj diversaj esperantaĵoj.

ĉar la enhavo de la albumo estas grava kaj interesa, mi intencas ciferecigi ĝin. Kiel unu paŝo, mi laĵeble reordigis la elfalintajn dukumentojn, fotis ĉiun paŝojn kaj konvertis la fotojn al .pdf-dosiero. La (sufiĉe peza) dosiero estas je www.esperanto-kortrijk.info (elektu 'Posenaer' el la menuo kaj poste serĉu la aldonaĵon al la (ankoraŭ malplena) dokumento. Por interesitoj, la fotoj estas je www.mydrive.ch (uzantonomo guest@rotsaert8000, pasvorto lemaire).

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Intertempe estas jam pli longa enkonduka teksto je www.esperanto-kortrijk.info kaj estas cento da bildoj (nur dekono de la tuto) je www.flickr.com (serĉu 'posenaer').

Mi esperas dum la venontaj semajnoj aperigi ĉiujn bildon. Precipe enloĝantoj de Gent kaj Barcelona trovos interesajn fotojn. (Sed antverpenanoj trovos multe pli, Posenaer je estis antverpenanino.)

Verŝajne eblas iel 'dividi' la albumon je Flickr, tiel ke pluraj personoj povas kontribui al la priskriboj, sed tio estas esplorenda.