Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Volontula agado / Vrijwilligerswerk => Fadeno komencita de: ivo je 08 aprilo 2019, 11:13:01 atm

Titolo: volontulaj iniciatoj
Afiŝo de: ivo je 08 aprilo 2019, 11:13:01 atm
Mi notis ankoraŭ pliajn iniciatojn de niaj volontuloj:
- Pluraj prizorgis informan budon la 28an de marto en Tutmonda Festivalo en Louvain-la-neuve.
- Dum la BEF-semajnfino en Charleroi, Kiki Tytgat kaj Yves Nevelsteen gvidis kursojn kaj prelegojn.
- Yves prizorgas konversaciajn rondojn en Leuven, Antwerpen kaj Louvain-la-neuve. Por la lasta grupo li kreis duolingo-grupon. Tio signifas ke 70 personoj ricevos memorigajn invitojn por tiuj kunvenoj.
- Yves respondecos pri enpaĝigo de Horizontaal kaj la redaktado de Vertikale.
- Ben Indestege ĉiuvendrede volontulas en la sidejo de FEL en LBS.
- Skipo organizos la PEKO- kunvenon de la 18a ĝis 22a de aprilo en Simmerath.
ID