+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Informiloj / Informatie (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Esperanto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience - 1908-2020 : resumaj informoj

Aŭtoro Fadeno: Esperanto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience - 1908-2020 : resumaj informoj  (Legita 3458 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Forstbirdo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 101
  • Sekso: Vira
Leĝa aspekto


Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Erfgoedbibliotheek HC, EHC) estas Antverpena urba konservadbiblioteko kiu kolektas publikigaĵojn pri Antverpeno, pri la nederlandlingva literaturo, pri la historio kaj la kulturo de Flandrujo, kaj pri la multfacetaj aspektoj de la flandra homo. Ĉar la Esperanto-movado ĉeestas en Flandrujo, ankaŭ tiu ĉi flanko de la flandro estas prilumata pere de Esperanto-kolekto.

En Flandrujo nur ekde 2008 ekzistas leĝaro pri la konservadbibliotekoj. Ĝi  estas priskribita en la Flandra Kulturdekreto.

La koncerna Esperanto-kolekto estas jure protektita pro la statuto de la biblioteko. Ĝi estas la sola laŭleĝe protektita sufiĉe ampleksa Esperanto-kolekto en Belgujo.

Jam ekde 1908 iuj Esperanto-libroj ĉeestas en EHC (antaŭ 2008 “urba biblioteko”). Sed fakte ĝis 2016 la nombro de tiaj verkoj estis limigata al  ĉirkaŭ 500 da titoloj.

En 2016 Flandra Esperanto-Ligo (FEL), kies sidejo troviĝas en Antverpeno, kontraktis kunlaborinterkonsenton kun EHC.

Ĉi tiu interkonsento estas aprobita de la Antverpena Urba Konsilantaro kaj pro tio ĝi laŭleĝe validas. Ekzemple, grava artikolo el ĝi estas, ke FEL daŭre rajtas kompletigi la Esperanto-kolekton pere de novaj donacoj. Fakte ĉi tio limiĝas al monografioj. Mankantaj numeroj de revuoj povas esti donacitaj pri la 150 en EHC jam ĉeestantaj Esperanto-periodaĵoj. Ĉiuj belgaj Esperanto-gazetoj estas akceptataj, sed neniuj novaj eksterlandaj sen eksplicita permeso.



Katalogo


La trilingva anet-katalogo estas la komuna katalogo de la bibliotekoj de du universitatoj (Antverpeno kaj Limburgo) kaj de ĉirkaŭ dudek sciencaj institutoj (inter ili EHC).

La anet-katalogo-sistemo estas daŭre disvolvigata kaj prizorgata de skipo de pli ol 10 profesiistoj, komputikistoj kaj bibliotek-sciencistoj de la Antverpena Universitato.

La katalogo estas periode inkluzivata al en UniCat (la komuna katalogo de ĉiuj belgaj universitatoj kaj sciencaj institutoj) kaj al en WorldCat. La Antverpena Esperanto-kolekto do estas trovebla pere de tri ege gravaj katalogoj.

Rilate al la Esperanto-kolekto, la katalogo nun enhavas ĉirkaŭ 5000 da titoloj. La katalogado de la verkoj (4000 titoloj) el la iama Esperanto-domo (Frankrijklei 140, Antverpeno) estas elfinita lastjare. Ekde oktobro 2020 ankaŭ preskaŭ 4000 titoloj el la iama Kortrejka Esperanto-kolekto estas katalogataj. En Belgujo ordinara urba biblioteko (kia la Kortrejka) laŭleĝe ne rajtas subteni ampleksan Esperanto-kolekton. Tial kaj pro aliaj praktikaj kialoj granda parto de tiu ĉi kolekto estis translokigenda al EHC.



Alirebleco

La Esperanto-kolekto estas surloke konsultebla ĉiutage, eĉ sabate, sed ne dimanĉe kaj dum la festotagoj. La vizitanto rajtas senpage skani dokumentojn por persona uzo. Mendado de skanaĵoj aŭ kopioj elekstere aŭ eleksterlande estas ebla, sed ĉi tio estas pagenda.

Ĉirkaŭ 500 verkoj (10% de la totalo) el la Esperanto-kolekto de EHC estas ciferece legeblaj. Ĉi tio precipe rilatas al verkoj, kiuj jam troviĝas interrete aliloke. Ĉiu verko jam interrete ekzistanta, kaj same ĉeestanta en EHC, tielmaniere senpere, senpage, estiĝas la “propraĵo” de ĉiuj.  Ĉiu homo en la tuta mondo, alirante la interreton, posedas do Esperanto-biblioteketon en sia poŝo danke al la Antverpena heredaĵbiblioteko!



Cyreen Knockaert
volontula katalogisto en EHC




Pri la kolekto (nederlandlingve) : https://www.consciencebibliotheek.be/nl/pagina/esperanto
 
Pri la kolekto (nederlandlingve) :    https://anet.be/record/opaccoloiehc/co:ehc:108

https://anet.be/desktop/ehc     anet-katalogo

https://www.worldcat.org/title/svisa-antologio/oclc/63919630 ekzemplo en WorldCat

https://www.unicat.be/uniCat?func=search&uiLanguage=en&query=Svisa+antologio ekzemplo en UniCat (klik op availability)
« Lasta redakto: 09 februaro 2021, 11:16:22 atm de Forstbirdo »