Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 19 oktobro 2011, 19:06:19 ptm

Titolo: Kiel subtitoli filmojn esperantlingve ? (Gent, 28 oktobro)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 19 oktobro 2011, 19:06:19 ptm
Subtitoli filmojn estas la temo kiun Eddy Van Den Bosch prezentos al ni. Li estas lerta kaj sperta esperantparolanto ĉar tiu lingvo estas por li ankaŭ parte hejma lingvo. Ni jam aŭdis interesajn prelegojn de lia edzino Ella kaj mi certas ke ankaŭ li sukcesos kapti nian interesiĝon per tiu temo. Ni esperas vidi vin multnombraj je vendredo la 28 de oktobro je la 20.00a horo. (lodorkatja@skynet.be)