Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Lodchjo je 17 oktobro 2009, 17:29:01 ptm

Titolo: Ret-info: 120.000 artikoloj en la vikipedio
Afiŝo de: Lodchjo je 17 oktobro 2009, 17:29:01 ptm
 BODY {font-family="Times New Roman"} TT {font-family="Courier New"} BLOCKQUOTE.CITE {padding-left:0.5em; margin-left:0; margin-right:0; margin-top:0; margin-bottom:0; border-left:"solid 2";}120.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedioHieraux vespere, la 15-an de oktobro, la Esperanto-vikipedio atingis  120.000 artikolojn. Nia vikipedio laux la nombro de artikoloj nun tenas la 21-an  lokon inter la diverslingvaj versioj; la volapukan version oni preterpasis  antaux kelkaj semajnoj, la 22-an de septembro. La 120.000-a artikolo temas pri  Sao Bento do Trairí, eta urbo en norda Brazilo.
 Cxiutage cx. 160.000 vizitoj de homoj La Esperanto-vikipedio ricevas tage cx. 160.000 vizitojn de homoj (do sen  robotoj). Per tio la Esperanto-vikipedio en auxgusto okupis la 33-an lokon - iom  post la greka kaj slovaka, iom antaux la litova kaj serba versioj.
 Graveco de la vikipedioLa Esperanto-vikipedio havas pluroblan utilon por la Esperanto-komunumo.  Unue gxi servas kiel leksikono - fakte la unua gxenerala leksikono dum la  gxisnuna 122-jara historio de Esperantujo. Due per tio gxi subtenas ankaux la  terminologian diskutadon kaj laboron. Trie nia vikipedio tre klare montras al la  ekstera mondo, ke Esperanto vivas cxiutage kaj estas dauxre uzata. La lingvo  Esperanto, antaux 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe  havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per  vikipedio ankaux per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado en multlingvaj  retejoj.

 Unu kontribuo por vikipedio cxiumonate Por subteni la pluan konstruadon de vikipedio mi alvokas cxiun spertan  Esperanto-parolanton kontribui al la vikipedio almenaux per eta aldono  cxiumonate. Egalas, cxu tio estas korekteto de artikolo aux redaktado, cxu  tradukado el alia vikipedio aux verkado de komplete nova artikolo. Cxiu  kontribuo helpas dauxrigi la grandan taskon - supozeble temas pri la plej grava  verkada tasko en la historio de Esperantujo. Se cxiuj kune helpas, ni sukcesos  ecx pli bone!
Lu Wunsch-Rolshoven,  EsperantoLand
 el [esper-inform]
 ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu (http://www.eventoj.hu/)
 ========================================================================      - Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -         - Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu (http://www.eventoj.hu/) - ========================================================================