+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Antwerpen: Senkomerca vivmaniero

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Senkomerca Vivmaniero: 18 aprilo 2014

Aŭtoro Fadeno: Antwerpen: Senkomerca vivmaniero  (Legita 2892 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
Antwerpen: Senkomerca vivmaniero
« je: 18 februaro 2014, 12:51:09 ptm »
La programo de la 18a de aprilo 2014 estas speciala: Lode Van de Velde prelegos je la 20a horo pri “Senkomerca Vivmaniero”. Eble vi jam aŭdis pri iniciatoj diversloke de bazaroj, kie homoj alportas kion ili ne plu bezonas. Kaj ĉiu ajn povas, sen iu kompenso, preni kion ĝi aŭ li deziras. Eble vi mem jam partoprenis. ŝajnas ke multaj homoj komence sentas ĉenon kaj longe hezitas por preni ion sen kompense redoni ion. Iuj pensas ke la bazaro estas nur por malriĉaj homoj. Sed temas pri novspeca vivmaniero kaj tio bezonas alkutimiĝon.
 Tial Lode ankaŭ organizas etan bazaron en la klubejo. Se vi havas objektojn, kiujn vi tute ne plu bezonas sed kiuj povus utili por aliaj, ĉu esperantajxojn, ĉu iujn ajn aliajn objektojn, vi kunportu ilin kaj lasu je dispono de la ĉeestontoj. Sed ĉar ni ne havas eblecon por stoki en la klubejo, ni nur petas vin reporti hejmen kio restas ĉe la fino de la bazaro.
« Lasta redakto: 13 aprilo 2014, 14:17:39 ptm de PaulP »