Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 27 aŭgusto 2019, 16:18:34 ptm

Titolo: Antwerpen: Paul Peeraerts kun "Libereco de opinio kontraŭ cenzuro"
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 27 aŭgusto 2019, 16:18:34 ptm
Se iu skribas en letero al Monato, ke ĉiuj x-oj estas idiotoj, aŭ ke ĉiuj y-oj agas freneze, ĉu tiam ni publikigu tiun aserton, ĉar ekzistas libereco de opinio? Kaj se la redaktoro rifuzas publikigi tiun ideon, ĉu tiam li cenzuras?
„Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.” estas artikolo 1 de la Kodo de Bordozo, kiun subskribis la plimulto de la ĵurnalistoj tutmonde. Unuavide simpla postulo, sed ĉu vere ĝi estas tia?
Surbaze de la Kodo de Bordozo kaj kelkaj praktikaj ekzemploj la preleganto invitos al debato.