Esperanto-forum

Pri la forumo / Betreft het forum => Ideoj / Ideeën => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 22 julio 2013, 22:11:07 ptm

Titolo: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 22 julio 2013, 22:11:07 ptm
kaŝnomoj eble ne ekzistus se pli da forumoj, sociaj retoj, ne PUBLIKE montrus al la mondo ĉiujn prikomentojn kaj uzus ensalutadon kun kodo kiun disponigas la asocio al tiuj kiuj estas membroj ekzemple ?
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Robert je 25 julio 2013, 00:09:42 atm
Por mi kaŝnomo estas signo de malĉentileco.

Mi pensas, ke oni ne prenu uzon de certa uzantnomo kiel malĉentilecon. Kiam oni registriĝas ĉe forumo, oni kutime havas la elekton, kiujn informojn doni pri si. La administranto de la forumo ja povas ŝanĝi la kondiĝojn por registriĝo, se li tion volas.

Mi ne certas, ke mi uzus la vorton 'kaŝnomo' rilate uzantnomon. Eble en iuj okazoj oni vere volas sin kaŭi, sed ĉenerale oni volas nur konservi sian privatecon en la interreto. Ne ĉiu volas esti facile serĉebla per Guglo! Tio ne nepre estas malbona afero.

ĉu ili hontas pri propraj diroj?

Eble iuj homoj ja hontas aŭ hontu pri siaj diroj, sed tio ne nepre rilatas al la elekto de uzantnomo.

Montru vian vizaĵon en diskuto, estu honesta!

Mi ne implicus, ke homo estas malhonesta nur pro tio, ke li ne volas uzi sian plenan nomon en publika forumo. Mi preferus juĝi homon laŭ tio, kion li diras kaj faras. Mi fakte konas multe da homoj (ĉefe per Lernu) kiuj uzas kromnomon aŭ ion similan en la interreto. ĉe Lernu neniu postulas de aliaj, ke ili nepre indiku sian plenan nomon, kaj ofte estas tiel en interretaj forumoj (ankaŭ ekster Esperantujo).

Ofte oni ekscias la veran identecon de persono per privata mesaĝo aŭ per retpoŝto. Iafoje oni neniam ekscios! Fakte, mi laboris/as kun Darkweasel (Mustelulo) por fari la tradukon de la interfaco de Tiu ĉi forumo. Tiuj estas liaj uzantnomoj ĉe Lernu kaj SMF - nur unufoje mi ekvidis parton de lia reala nomo, sed eĉ tio estis tute hazarda, ĉar ŝajnis, ke li unue forgesis forigi tiun informon dum la konfigurado de sia retpoŝto! Mi do konas lin kiel Darkweasel, kaj eĉ se mi ne certas pri lia reala nomo, mi ĉiuokaze tre respektas lin kiel Esperantiston.
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Albert1 je 29 julio 2013, 19:56:00 ptm
ĉar lastatempe komencis disputon pri pseŭdonimo aŭ ne, mi proponas ke oni ĉi tie trankvile kaj sen ofendoj  skribos pri sia propra opinion.
Mi ankaŭ aldonas enketon dum 30 tagoj en kio vi povas elekti inter kvin opcioj:

Se sufiĉe da membroj de Tiu ĉi forumo montras certan preferon, mi esperas ke la administrantoj faros la necesajn ŝanĝojn.
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Pilgrimo je 29 julio 2013, 20:39:50 ptm
Mi jam partoprenis en dek aŭ pli diversaj retforumoj kaj uzado de kaŝnomoj kutime nur estas malpermesita en privataj forumoj. En publikaj forumoj, kutime oni principe ebligas kaŝnomojn, kiel antaŭvidata en universalaj homaj rajtoj de privateco kaj libereco de esprimo. Rajtoj kiuj certe en interetmedioj estas konsiderata kiel necesa. Ne ĉar "pseudonimaj" homoj estus krimuloj sed pro la principo de libera interreto mem.

Mi mem laŭ principo neniam uzas mian propran nomon en forumo kiun iu-ajn povas legi kaj viziti.

Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: PaulP je 29 julio 2013, 21:09:41 ptm

Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Pilgrimo je 29 julio 2013, 21:44:42 ptm

Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

ĉu ankaŭ partopreni? Kiel oni kontrolas novajn aliĝantojn?
ĉar se iu ajn povas aliĝi kaj partopreni, eĉ tute ne havas senson *devigi* homojn de uzi veran nomon. Mi simple diras ke mia 'vera nomo' estas Mr. Pelgrims.  Kiu kontrolos tion? Kiel?

Ne ĉiu volas esti facile serĉebla per Guglo!

Mi ekzemple ne ŝatas tion.
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Albert1 je 29 julio 2013, 22:48:49 ptm
Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

ĉu ankaŭ partopreni? Kiel oni kontrolas novajn aliĝantojn?
ĉar se iu ajn povas aliĝi kaj partopreni, eĉ tute ne havas senson *devigi* homojn de uzi veran nomon. Mi simple diras ke mia 'vera nomo' estas Mr. Pelgrims.  Kiu kontrolos tion? Kiel?
Tiu ĉi forumo estas ege fleksa kaj povas esti tre facila adaptita al diversaj deziroj. Nur estas granda problemo ekscii kion volas la Esperantistoj?
Lastatempe pliaj personoj demandas sin ĉu la malsukceso de la forumo estus ĉar oni devas ensaluti pere de pasvorto.
Ili trovas la sistemon tro malfacila.  ???
 
Nuntempe estas kontrolo por novaj anoj pri ensaluto pere de uzantnomo, pasvorto, vera nomo kaj antaŭnomo kaj la unua fojo per 'kaptcha' (miksitaj literoj kaj ciferoj ne legebla per maŭino).
Administranto ricevas tiun mesaĝon, kontrolas ĝin kaj decidas ĉu la ano povas esti membro aŭ ne.
 
Pilgrimo, vi certe pravas ke oni ne ĉiam povas esti certe pri la donitaj nomoj sed la plimulte da falsaj nomoj estas sufiĉe 'falsa' por ke oni rekonas la spammaŭinojn el la veraj homoj.
(kelkaj ekzemploj: gavrilovsmol1909, Truman5934, hara2021, Cantos0417, ...ktp ...)



Miaj personaj preferoj estas ke: Tamen mi ankaŭ scias ke estas ege malmultaj Esperantistoj kiuj volas aktive partopreni kaj tial oni decidis post kelka tempo ke ĉiu vizitanto povas legi ĉion kaj nur registritaj membroj povas reagi.
 
Mi nun estas tre scivolema kiom da respondoj venos al Tiu ĉi enketo kaj kiujn ŝanĝojn ni devas fari?
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Albert1 je 01 aŭgusto 2013, 02:06:09 atm
ĉar lastatempe komencis disputon pri pseŭdonimo aŭ ne, mi proponas ke oni ĉi tie trankvile kaj sen ofendoj  skribos pri sia propra opinion.
Mi ankaŭ aldonas enketon dum 30 tagoj en kio vi povas elekti inter kvin opcioj:
ATENTU!
Por vidi kaj partopreni la enketon, oni devas ensaluti!
 
Titolo: Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
Afiŝo de: Albert1 je 31 aŭgusto 2013, 15:54:15 ptm
Malgraŭ la (ŝajne) forta diskuto pri la uzo de kaŝnomoj aŭ ne, nur 9 (Naŭ) gemembroj vere interêsiĝis .
Ok el la naŭ partoprenantoj estas por la uzo de kaŝnomoj (4 - 4) kun malgranda diferenco en la elekto.
Do ekde nun la veraj nomoj estos devigitaj por la registrado KAJ videblaj en la profilo de la ano sed NUR por registritaj anoj kiuj ensalutis.