Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 07 decembro 2016, 09:33:11 atm
-
Okaze de sia 80jariĝo la Bruĝa Esperantogrupo Paco kaj Justeco organizas 'enigman promenadon' je sabato, la 1a de julio 2017.
Detalaj informoj kaj aliĝilo estas je http://www.esperanto.be/brugge/ (http://www.esperanto.be/brugge/)
-
Jen kelkaj opinioj de partoprenintoj al antaŭa enigma promenado:
- Mi tre ŝatis la urboludon en Bruĝo (murdenigmon). En grupetoj ni trovis nian vojon en la malnova urbo per fotoj, kiuj trafe kaj kvazaŭ magie atentigis nin pri tiom da vidindaj detaloj ! La urbo estas tiom riĉa. La enigmon ni sukcesis solvi je la fino, per helpo de filmetoj kaj de kelkaj detaloj trovitaj survoje. Sed ĉiuokaze, ne gravas ĉu oni trovas la kulpulon aŭ ne, la ludo estas plaĉa kaj por ludemuloj kaj por kulturemaj promenemuloj. Laŭ la titolo 'murdenigmo' mi timis pri iom da rolludado, sed fakte ne temis pri tio. Bonŝance por mi! Ankaŭ miaj infanoj bone amuziĝis (tiam 15 kaj 11-jaraj). Dankon pro la organizado kaj gvidado !
- Ni tre ĝuis la murdenigmon de Bart. Ĝi montris al ni ĉiujn la kvartalojn de Bruĝo, kaj estis amuze provi solvi la enigmon -- intelekte defia ludo! Se oni havas kelkajn horojn, ni rekomendas ĝin por ĉiuj.
- Fotoserĉpromenado? Denove? Ni tamen jam havis tion? Sed ĝi ĉiuokaze donis multe da plezuro al ni. Precize ĉar estis tiel nekutime: Vi ne serĉas la bildon de la foto en la realeco (kiu realeco?), sed vi serĉas la vidpunkton de kie la foto estis prenita. Kaj de tiu vidpunkto vi ekas. Al la sekva vidpunkto. Al la sekva vidpunkto. Tio estas multe rigardi malantaŭen. Ĝis vi havis ĉiujn. Kaj dume vi malkovras nekonatajn angulojn, sciendaĵojn, kaj eble ankoraŭ terason en ĉiuj anguloj de la Bruĝa urbocentro. Kaj intertempe vi solvas la enigmon de la 'murdo' en Bruĝo. Por finfine trovi la murdiston kaj lian murdilon. Aŭ ne. Tiam vi eble vizitis troan terason.
-
La 'enigma promenado' aŭ 'murdludo' sukcese okazis. Estis preskaŭ 40 partoprenantoj el Belgio kaj norda Francio. Ĉefan premion ricevis grupo el Lieĝo.
Serio da fotoj jam 50 je la 18a de julio) estas je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157685976247015 (https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157685976247015) (se ne funkcias, serĉu 'murdludo' je www.flickr.com (http://www.flickr.com)).
J
Fotoj de Yves Nevelsteen estas ankaŭ je https://goo.gl/photos/zmnFLCHRaFdoCket9 (https://goo.gl/photos/zmnFLCHRaFdoCket9)
Ĉu vi volas aldoni viajn fotojn? Sendu ilin al roland.rotsaert@gmail.com aŭ sciigu en kiu loko ili estas.