+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Sezonfina vespermanĝo en Bruselo, 28a de junio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 junio 2017, 18:44:40 ptm »

Kiel kutime ni organizas sezonfinan vespermanĝon, merkredon la 28an de Junio je la 18a30 en la restoracio "LA PORTEUSE D'EAU" avenue Jean Volders 48 Jean Volders-laan (ĉe la angulo de la Vanderschrick-strato), 1060 Bruselo.

Stacio «Porte de Hal-Hallepoort» aŭ «Parvis de St-Gilles-St-Gillis-Voorplein»

Ĝi do troviĝas je 400 m de nia normala kunvenejo.

BONVOLU NEPRE ALIĜI ANTAŬ LA 26a DE JUNIO.

Plenigu la aliĝilon je https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSccT6z8kNcCjClrouwTFn_RMEKa52N1d67BW5ux51njjnQMIA/viewform

3
Agenda / Agendo / 4-A INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO EN UAM
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 11 junio 2017, 18:08:08 ptm »
Vidu ankaŭ je http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html
La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano. La ĉefa temo:
Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo
Priskribo: La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter la speciale festatajn personecojn en 2017.
La konferenco memorfestos la vivon kaj atingojn de Zamenhof, kies paca sinteno celis promocii interkulturan komprenon per forigo de lingvaj baroj. La temaro rilatas al la ideo de dialogo kaj kunlaboro alfrontante lingvajn kaj kulturajn defiojn ekde la 19a jarcento ĝis hodiaŭ.
Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj:Zamenhof: vivo kaj verkaro (speciala sesio)
  • internacieco kaj internaciaj lingvoj ekde la 19a jarcento
  • lingvopolitiko en plurlingvaj landoj
  • lingvaj defioj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo
  • diversaj aspektoj de Esperanto:
  • Lingvistiko: la rolo kaj strukturo de la internacia lingvo
  • Literaturo kiel portanto de internaciaj valoroj kaj temoj
  • Instruado: modernaj metodoj
  • Esperanto-movado por lingvaj rajtoj kaj egaleco
  • Ĉiu prelego havos 30 minutojn inkludante 10 minutojn por diskuto.
    Power Point prezentaĵoj estas konsilataj (Power Point MS Office 98-2003).

    Lingvoj: Esperanto, angla, polaJam anoncis sian kontribuon:
    Věra Barandovská-Frank, prof.
    Cyril Brosch, dr
    Nicolau Dols Salas, prof.
    Sabine Fiedler, prof.
    Ilona Koutny, prof.
    Katalin Kováts, dr
    Xie Nong, prof.Plilongigita limdato por prelegproponoj: 25.06.2017
    Konfirmo de akcepto por prelegoj kaj afiŝoj: 15.07.2017
    Ne estas konferenca aliĝkotizo.
    Bankedo (ĵaŭde): 60 PLN
    La aranĝo donos lokon ankaŭ al la festado de la 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj. La simpozio okazos inter la interlingvistika sesio kaj la kultura festivalo Arkones
    .
    Por ambaŭ aranĝoj aliĝontoj estas atendataj.Aliĝo:
    Por aliĝi (kun / sen prezentado) bv. sendi la aldonitan formularon rete.
    Aliĝilo kaj demandoj estas sendendaj al la sekva adreso: interlingv@gmail.com
    Organiza Komitato:
    Ilona Koutny, prof.
    Ida Stria, dr
    Michael Farris, mgr
    Michał Kozicki, mgr
    Scienca Komitato:
    Věra Barandovská-Frank, prof., Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino
    Vilmos Benczik, prof., Loránd Eötvös Universitato, Hungario
    Duncan Charters, prof., Principia College, Usono
    Renato Corsetti, prof., Universitato La Sapienza en Romo, Italio
    Probal Dasgupta, prof., Indian Statistical Institute, Kolkata, Barato
    Nicolau Dols Salas, prof., Universitato de Balearaj Insuloj, Hispanio
    Sabine Fiedler, prof., Universitato de Leipzig, Germanio
    Federico Gobbo, prof., Universitato de Amsterdamo, Nederlando
    Ilona Koutny, prof., Adam Mickiewicz Universitato, Pollando
    Ulrich Lins, dr, historiisto, Germanio
    Ida Stria, dr, Universitato de Varsovio, Pollando
    Humphrey Tonkin, prof., Universitato Hartford, UsonoKontakto:
    Interlingvistikaj Studoj, Lingvistika Instituto
    Adam Mickiewicz Universitato
    al. Niepodległości 4
    PL-61-874 Poznań, POLAND
    interlingv@gmail.com / interlin@amu.edu.pl
    http://www.amu.edu.pl/~interl/
4
Agenda / Agendo / Re: Enigma promedado en Bruĝo je sabato, 1a de julio 2017
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 09 junio 2017, 15:07:19 ptm »
Jen kelkaj opinioj de partoprenintoj al antaŭa enigma promenado:
  • Mi tre ŝatis la urboludon en Bruĝo (murdenigmon). En grupetoj ni trovis nian vojon en la malnova urbo per fotoj, kiuj trafe kaj kvazaŭ magie atentigis nin pri tiom da vidindaj detaloj ! La urbo estas tiom riĉa. La enigmon ni sukcesis solvi je la fino, per helpo de filmetoj kaj de kelkaj detaloj trovitaj survoje. Sed ĉiuokaze, ne gravas ĉu oni trovas la kulpulon aŭ ne, la ludo estas plaĉa kaj por ludemuloj kaj por kulturemaj promenemuloj. Laŭ la titolo 'murdenigmo' mi timis pri iom da rolludado, sed fakte ne temis pri tio. Bonŝance por mi! Ankaŭ miaj infanoj bone amuziĝis (tiam 15 kaj 11-jaraj). Dankon pro la organizado kaj gvidado !
  • Ni tre ĝuis la murdenigmon de Bart.  Ĝi montris al ni ĉiujn la kvartalojn de Bruĝo, kaj estis amuze provi solvi la enigmon -- intelekte defia ludo!  Se oni havas kelkajn horojn, ni rekomendas ĝin por ĉiuj.
  • Fotoserĉpromenado? Denove? Ni tamen jam havis tion? Sed ĝi ĉiuokaze donis multe da plezuro al ni. Precize ĉar estis tiel nekutime: Vi ne serĉas la bildon de la foto en la realeco (kiu realeco?), sed vi serĉas la vidpunkton de kie la foto estis prenita. Kaj de tiu vidpunkto vi ekas. Al la sekva vidpunkto. Al la sekva vidpunkto. Tio estas multe rigardi malantaŭen. Ĝis vi havis ĉiujn. Kaj dume vi malkovras nekonatajn angulojn, sciendaĵojn, kaj eble ankoraŭ terason en ĉiuj anguloj de la Bruĝa urbocentro. Kaj intertempe vi solvas la enigmon de la 'murdo' en Bruĝo. Por finfine trovi la murdiston kaj lian murdilon. Aŭ ne. Tiam vi eble vizitis troan terason.
5
Agenda / Agendo / OSIEK-konferenco: Esperanto-literaturo en la 21a-jarcento
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 08 junio 2017, 07:13:19 atm »

La Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigas sian ĉijaran konferencon en la historia slovakia urbo Banská Ŝtiavnica ekde la 16a ĝis la 22a de julio 2017. La urbo etas enskribita en la UNESKO-listo de kulturaj heredaĵoj.

La interesa temo estos: Esperanto-literaturo en la 21a-jarcento.

Bonŝance estas, ke samtempe, samurbe kaj samprelegeje okazos la konata SES-sesio (Somera-Esperanto-Studado), kiun vizitas ĉefe la gelernintoj de lernu.net

Interesatoj, kiuj aliĝas al la IEK de OSIEK povas ankaŭ partopreni en aranĝoj kaj ekskursoj de SES.

Interesatoj trovas informojn kaj aliĝilon ĉe  http://ses.ikso.net/2017/de/osiek.php

Horst Vogt
6
Monato / Valora monero aŭkciata
« Lasta afiŝo de PaulP je 03 junio 2017, 13:33:25 ptm »
La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pezas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn. De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed MONATO sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.
 
MONATO aŭkcias tiun oran moneron inter siaj legantoj. Se vi deziras aĉeti ĝin, sciigu al ora_stelo@monato.net kiun sumon vi pretas pagi por ĝi. La minimuma sumo estas 2500 eŭroj. Se via propono estos la plej alta, vi iĝos la feliĉa posedanto de tiu unikaĵo! La plej alta sumo proponita estos konstante afiŝata en la paĝo www.monato.net/ora_stelo.php. La gajno de la aŭkcio estos uzata por la ordigo de nova Esperanto-domo en Antverpeno, kie MONATO estas administrata.

La aŭkcio daŭros ĝis la 1a de septembro 2017 je la 12a horo mez-eŭropa tempo. Se la gajninto de la aŭkcio ne estos paginta la proponitan sumon antaŭ la 1a de oktobro 2017, la monero estos proponita al la persono, kiu faris la due plej altan proponon.

Nur proponoj de personoj, kiuj klare montras sian nomon kaj adreson estos konsiderataj.
7
Monato / Kion vi pensas pri Trump kaj la Interkonsento de Parizo?
« Lasta afiŝo de PaulP je 02 junio 2017, 07:58:23 atm »
La tuta mondo parolas pri la fakto, ke Trump nuligis unuflanke la Interkonsenton de Parizo, sed la Esperanto-parolantoj ŝajne indiferentas. Ĉu vere? Sendu vian opinion (maksimume 150 vortojn) al leteroj@monato.net kaj eble via teksto aperos en la venonta numero de MONATO!
8
Agenda / Agendo / Esperanta numismatiko
« Lasta afiŝo de martinod je 27 majo 2017, 16:32:31 ptm »
Bert Boon parolos pri "Kaŝitaj kaj forgesitaj esperantaj trezoroj".

Cultureel Centrum Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, 3000 Leuven, je la 20:00a
http://esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj
9
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Kegloludo (Bowling)
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 majo 2017, 15:36:38 ptm »
Ĉi-foje ni ludos "bowling" en FitLounge en Meeuwen. Adreso: Gruitrodelaan 37, Meeuwen.
Ĉiuj kiuj volas povas aliĝi ĉe limburg@esperanto.be aŭ ĉe a.olijslagers@tiscali.nl
La ludo estas senpage. La trinkaĝojn oni mem pagos.
10
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 majo 2017, 15:09:04 ptm »
En la paroĥocentro de Heide-Kalmthout, Heidestatieplein, kiel kutime inter la 19a 30 – 21a 30 horoj :
Oefeningen Esperanto-woordenschat op speelse wijze, aan de hand van kruiswoordraadsels. Ni lude ekzercas nian lingvo-scipovon helpe de solvado de krucenigmoj.
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10