+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  4-A INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO EN UAM

Ligitaj eventoj

  • 4-A INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO EN UAM: 22 septembro 2017 - 23 septembro 2017

Aŭtoro Fadeno: 4-A INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO EN UAM  (Legita 3096 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
4-A INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO EN UAM
« je: 11 junio 2017, 18:08:08 ptm »
Vidu ankaŭ je http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html
La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano. La ĉefa temo:
Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo
Priskribo: La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter la speciale festatajn personecojn en 2017.
La konferenco memorfestos la vivon kaj atingojn de Zamenhof, kies paca sinteno celis promocii interkulturan komprenon per forigo de lingvaj baroj. La temaro rilatas al la ideo de dialogo kaj kunlaboro alfrontante lingvajn kaj kulturajn defiojn ekde la 19a jarcento ĝis hodiaŭ.
Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj:Zamenhof: vivo kaj verkaro (speciala sesio)
  • internacieco kaj internaciaj lingvoj ekde la 19a jarcento
  • lingvopolitiko en plurlingvaj landoj
  • lingvaj defioj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo
  • diversaj aspektoj de Esperanto:
  • Lingvistiko: la rolo kaj strukturo de la internacia lingvo
  • Literaturo kiel portanto de internaciaj valoroj kaj temoj
  • Instruado: modernaj metodoj
  • Esperanto-movado por lingvaj rajtoj kaj egaleco
  • Ĉiu prelego havos 30 minutojn inkludante 10 minutojn por diskuto.
    Power Point prezentaĵoj estas konsilataj (Power Point MS Office 98-2003).

    Lingvoj: Esperanto, angla, polaJam anoncis sian kontribuon:
    Věra Barandovská-Frank, prof.
    Cyril Brosch, dr
    Nicolau Dols Salas, prof.
    Sabine Fiedler, prof.
    Ilona Koutny, prof.
    Katalin Kováts, dr
    Xie Nong, prof.Plilongigita limdato por prelegproponoj: 25.06.2017
    Konfirmo de akcepto por prelegoj kaj afiŝoj: 15.07.2017
    Ne estas konferenca aliĝkotizo.
    Bankedo (ĵaŭde): 60 PLN
    La aranĝo donos lokon ankaŭ al la festado de la 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj. La simpozio okazos inter la interlingvistika sesio kaj la kultura festivalo Arkones
    .
    Por ambaŭ aranĝoj aliĝontoj estas atendataj.Aliĝo:
    Por aliĝi (kun / sen prezentado) bv. sendi la aldonitan formularon rete.
    Aliĝilo kaj demandoj estas sendendaj al la sekva adreso: interlingv@gmail.com
    Organiza Komitato:
    Ilona Koutny, prof.
    Ida Stria, dr
    Michael Farris, mgr
    Michał Kozicki, mgr
    Scienca Komitato:
    Věra Barandovská-Frank, prof., Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino
    Vilmos Benczik, prof., Loránd Eötvös Universitato, Hungario
    Duncan Charters, prof., Principia College, Usono
    Renato Corsetti, prof., Universitato La Sapienza en Romo, Italio
    Probal Dasgupta, prof., Indian Statistical Institute, Kolkata, Barato
    Nicolau Dols Salas, prof., Universitato de Balearaj Insuloj, Hispanio
    Sabine Fiedler, prof., Universitato de Leipzig, Germanio
    Federico Gobbo, prof., Universitato de Amsterdamo, Nederlando
    Ilona Koutny, prof., Adam Mickiewicz Universitato, Pollando
    Ulrich Lins, dr, historiisto, Germanio
    Ida Stria, dr, Universitato de Varsovio, Pollando
    Humphrey Tonkin, prof., Universitato Hartford, UsonoKontakto:
    Interlingvistikaj Studoj, Lingvistika Instituto
    Adam Mickiewicz Universitato
    al. Niepodległości 4
    PL-61-874 Poznań, POLAND
    interlingv@gmail.com / interlin@amu.edu.pl
    http://www.amu.edu.pl/~interl/
« Lasta redakto: 16 junio 2017, 18:29:44 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert