+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Alvokoj / Oproepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Mi vivas surstrate

Aŭtoro Fadeno: Mi vivas surstrate  (Legita 7659 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Mi vivas surstrate
« je: 05 februaro 2010, 18:56:21 ptm »
Christine Théano estas unu el la multaj, kiuj perdis familianojn kaj sian tutan havaĵon en Haitio. La muroj de ĝia domo kolapsis kaj ĝi vivas surstrate. ĝi skribis: „Ni havas akvon, sed ricevi alian helpon ne estas facile, ĉar estas multe da personoj kaj foje ili batas unu la alian por havi nutraĵojn. Mi ne havas rekte adreson por ricevi vestaĝojn kaj manĝaĵojn, ĉar la familia domo, kie mi vivis, tute falis.” Christine volas rekonstrui sian domon en la venontaj monatoj.

Simila estas la situacio ĉe la aliaj Esperanto-parolantoj en Portoprinco. La plimulto postvivis kaj provas reorganizi sian vivon, komenci denove, ekde nulo.

Se vi volas helpi al Christine kaj al ĝia Esperanto-amikaro, pagu iun ajn sumon al unu el la kontoj de Flandra Esperanto-Ligo  kun la mencio "Haitio". Tre koran dankon ilianome!