+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Alvokoj / Oproepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  ĉu vi konas TAKeĉ (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj)

Aŭtoro Fadeno: ĉu vi konas TAKeĉ (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj)  (Legita 7739 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Sed ĝis nun ni ne kapablas simple respondi, ke Esperanto estas uzebla en la profesia vivo, ke do la parolantoj de nia lingvo povas uzi ĝin en siaj vivtenaj okupoj.
Tiun celon alstrebas TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), kiu kreiĝis antaŭ 16 jaroj kaj sukcesis arigi kelkajn dekojn da esperantlingvaj metiistoj, teknikistoj, inĉenieroj, ktp, kiuj ĉiujare verkas artikolojn pri sia fako por la broĉuro JARKOLEKTO DE TAKE kaj partoprenas terminologiajn laborojn.
Nian asocion vi povas malkovri alklakante la adreson de nia retejo.
http://take.esperanto.free.fr
Nia membraro opinias, ke en la 21-a jarcento nia movado nepre devas klopodi al uzado de Esperanto en  la profesiaj fakoj.

ĉiuj kiuj interesiĝas, povas kontakti nin!
 
Ni certas, ke via helpo ebligus al ni multobligi treege nian membraron. Tiel ni povos kontribui plej efike al atingo de la supre indikita celo. Krome, granda verkanta membraro prestiĝigus nian lingvon kaj ebligus pli grandan reklaman efikon por ĉiuj Esperanto-asocioj tra la mondo. La informo, ke metiistoj, teknikistoj, inĉenieroj, sciencistoj plej diversaj, ktp praktikas la lingvon kaj esploras per ĝi kaj por ĝi, ebligus la rekrutadon de gelernantoj por niaj parolaj, retaj aŭ aliaj perkorespondaj kursoj.
 
Ni antaŭdankas pro via helpo.
 
                        Michel BASSO : Prezidanto
                        Fabien van Mook : Vicprezidanto
                        Edmond LUDWIG : Sekretario
                        André GROSSMANN : Kasisto
                        Jan WERNER : redaktoro de Konstru-Forumo       
 
TAKE – ESPERANTO
(Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj)
Klaku al http://take.esperanto.free.fr

Por ke profesiuloj kunlaboru pli efike :
Sendu al ni nomon kaj adreson de esperantistoj,
kiuj laboras/is en profesio rilatanta iel al konstruado.

TAKE - ESPERANTO 
RN 83 - Rue de Tiefenbach
FR- 68920 Wintzenheim – FRANCE
 esperanto.eludwig(ĉe)orange.fr