+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Alvokoj / Oproepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  eŭropa konsultado pri kultura heredaĵo

Aŭtoro Fadeno: eŭropa konsultado pri kultura heredaĵo  (Legita 7560 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
eŭropa konsultado pri kultura heredaĵo
« je: 25 aŭgusto 2010, 11:38:38 atm »
Je la 18a de aŭgusto la eŭropa Unio lanĉis konsultado-proceduron pri la ciferecigo de la kultura heredaĵo. La ĝis nun plej konata tia projekto estas Europeana.

La gazetara anonco (nur anglalingva) estas je http://www.den.nl/getasset.aspxĝid=2010-08-18_PressRelease_ECWisemenConsultation.pdf&assettype=attachments
(estas malrekta adreso, mi ne certas ĉu ĝi funkcias); la enketilo (angla, franca, germana) estas je http://ec.europa.eu/yourvoice/ipm/forms/dispatch?form=comitedessages

La temo meritas zorge verkitan artikolon en ekzemple la revuo Monato (kaj eble mi verkos ion), sed ne restas tempo por tio: la limdato por reagi al la konsultado estas la 30a de septembro 2010. Tial mi diskonigas laŭ ĝi tiu vojo.

Ankaŭ gravas por Esperanto, ĉar dum pli ol unu jarcento ni akiris (precipe skriban) heredaĵon kiu nun restas kaŭita, ofte neglektita kaj neatingebla en niaj kaj alies bibliotekoj kaj -arĝivoj.

Roland Rotsaert