+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  MAS

Ligitaj eventoj

  • MAS : 10 junio 2011

Aŭtoro Fadeno: MAS  (Legita 9326 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 591
  • Sekso: Vira
MAS
« je: 05 junio 2011, 07:19:20 atm »
La 10an de junio Vilhelmo LUTERMANO (oficiale Wilhelm Luttermann) prelegos pri MAS, ne pri la fama muzeo MAS, sed pri Monda Asembleo Socia.

Li estas la ĉefredaktisto de la Esperanto-versio de Le Monde diplomatique, grava francdevena revuo. La kvanto de la verkoj kiujn li tradukis estas vere impona. Li estas la iniciatinto de MAS. Danke al lia persisto MAS-eldonoj eldonis ekde la fino de 2007 sesdek du novajn titolojn. Temas pri originalaj verkoj kaj tradukoj. ĉiuj tiuj libroj estas akireblaj ĉe FEL (www.retbutiko.net) kaj UEA.

Li loĝas kune kun la edzino kaj du infanoj en Pedro Betancourt, malgranda vilaĵo en Kubo. Li estas nun en Eŭropo kaj venos speciale el la sudo de Francio por prelegi en LVS pri MAS, MAS-eldonoj kaj Le Monde Diplomatique en Esperanto.

Loko: Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. 
Tempo: 20:00 h.