Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 10 januaro 2013, 12:51:35 ptm

Titolo: Etimologiaj vagadoj
Afiŝo de: PaulP je 10 januaro 2013, 12:51:35 ptm
"Etimologiaj vagadoj" de André Cherpillod ne estas vera etimologia vortaro sed kolekto da kuriozaj sciindaj aferoj por tiuj kiuj volassci pli pri la deveno de niaj vortoj. Oni tie ekscias, ke "kristano" kaj "kreteno" havas la saman devenon; ke "graco" venas de la latina "gratus", kio signifas "agrabla"; ke "okcidento" devenas de "occidere" = "fali", tie kie la suno "falas" ktp. Se vi volas etimologie vagadi, mendu la libron!  http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=vagadoj