+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  AŬTUNAS 2022-okt-24 ➢ nov-03 FR-Gresillon

Ligitaj eventoj

  • AŬTUNAS Gresillon: 24 oktobro 2022 - 31 oktobro 2022

Aŭtoro Fadeno: AŬTUNAS 2022-okt-24 ➢ nov-03 FR-Gresillon  (Legita 1727 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
AŬTUNAS 2022-okt-24 ➢ nov-03 FR-Gresillon
« je: 02 oktobro 2022, 20:06:31 ptm »

AŬTUNAS aŭ AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto. 11-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj.
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj.
Alveno lundon, 24an de oktobro ĉ. 18h. Foriro ĝis ĵaŭdo, 3a de novembro tagmeze

KURSOJ
Anna Löwenstein (GB) (Anglujo) literaturo, verkado, gramatiko (B2-C1)
Murat Özdizdar (TR) (Turkujo) Nova metodo de Murat (B1-B2)
I.U. : Kurso por komencantoj (A1-A2)
Elisabeth Barbay : Praktikado de Esperanto per ludoj kun infanoj atm **

AKTIVAĴOJ por INFANOJ kaj ADOLTOJ
Juan del Castillo (ES) : Kurseto de masaĝa teĥniko, 1h/tage ≤10-29
Nicky Janssen (BE) : Aktivaĵoj ĉirkaŭ Haloveno por gepatroj kun infanoj >10-29
Elisabeth Barbay : Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj, rakontoj, kantoj ptm **
Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! 2022-10-31
Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
René Jelenc : Volontula laboro por purigi kaj ripari la basenon
Libroservo surloke, vidi la liston

VESPEROJ
Anna Löwenstein (GB) : Ilustrita prelego pri ŝia nova libro La memoraĵoj de Julia Agripina
Murat Özdizdar (TR) : Prelegoj : Mia E-vivo. Vojaĝoj per Esp. Turkujo hodiaŭ
Jean Annett (BE) : Prelego pri la traduko de la Urantia Libro
François Lo Jacomo : Prelego : Matematika agado : Kial ? Kiel ?
Elisabeth Barbay : filmo Enradikiĝi pri Wangari Maathai aŭ La inteligento de la arboj
Anna Löwenstein (GB) : Prezentaĵo : Kial plenkreskuloj legas Harry Potter ?
Dido FUNDU (CD) Koncerto de Vigla Muziko
Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...

LA SEMAJNO RESUME
Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj
Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
Opinioj de partoprenintoj : pasintaj staĝoj

Kurso : Literaturo, verkado, gramatiko

Tiu kurso celas la nivelojn B2 kaj C1. Ni legos kaj diskutos literaturajn tekstojn, aktoros scenon el teatraĵo en Esperanto, mem faros iom da verkado, kaj profundiĝos en kelkaj gramatikaj problemoj. Anna ankaŭ prezentos la novan retejon uea.facila, kiun ŝi mem redaktas, kaj invitos la ĉeestantojn mem fari la provon verki artikolon por ĝi per facila lingvaĵo ; tio estas multe pli malfacila ol verki libere !
Anna Löwenstein estas estas aŭtoro de tri romanoj, kaj ankaŭ de la rakonto La teorio Nakamura, sur kiu baziĝas la nova kurso de lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj, kaj komence de la 80aj jaroj ŝi fariĝis iniciatinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo Kontakto. De 18 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de la retejo uea.facila, kiu enhavas artikolojn verkitajn per facila lingvaĵo por novaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.

Kurso : Nova metodo de Murat

Murat estas turka esperantisto el Istanbulo, kiu lernis Esperanton tute hazarde en Somera Esperanto-Lernejo Eger en Hungarujo antaŭ 35 jaroj. La lingvo plaĉis al li kaj li daŭre studis ĝin. En 1985, samideanino Terezija Kapista al Beogrado en la tiama Jugoslavio invitis lin gasti ĉe ŝi dum unu jaro kaj intertempe li partoprenis la kurson de Tibor Sekelj en Subotica. Li daŭre studis Esperanton poste en Slovakujo kaj Polujo.
Profesie li estas instruisto pri ĥemio, sed emeritiĝas en aŭgusto 2019. Li ŝategas vojaĝi tra la mondo kaj celas ĉiam uzi Esperanton en sia ĉiutaga vivo.
Murat plurfoje instruis Esperanton en diversaj landoj, enlande kaj eksterlande, ĉefe en Francujo, dufoje en Pluezek kaj dufoje en Greziljono. Li pretas instrui Esperanton al komencantoj aŭ al progresantoj.


Aktivaĵoj : ĈIRKAŬ HALOVENO

relego pri kiel rakonti halovenajn historiojn efike. Ni faru tion ekstere dum mallumo, en arbaro, kun poŝlampoj kaj lanternoj
Rakonto pri la historio de sorĉistinoj kaj procesoj kontraŭ ili
Vespera serĉado de fantoma trezoro kun lumetoj kaj poŝlampoj
Prelego pri la historio de kukurbo kaj realigi receptojn per ili : malplenigi malgrandajn kukurbojn por fari grimac-lanternojn kunporteblajn kaj por fari supon, kukon, marmeladon
Fari sorĉist-ĉapelojn el nigra papero kaj ornami ilin, fari sorĉistan balailon el arbaraj branĉoj kaj ŝnuro, fari vestaĵon el malnovaj litukoj, fari kandelingojn por bateri-kandeletoj por la nokta kandelpromenado
Verki kaj kune ludi teatraĵon pri haloveno, se ĉiuj kunhavas kostumojn
Fari figurojn el marcipano se vi ŝatas frandi. Plenkreskuloj povus fari haloven-aĵn el argilo. brodi proprajn buŝtukojn halovenajn, Greziljonajn, kun propra nomo
Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas. La temo Haleveno donas multajn eblojn, sed bezonas gepatran helpon.

Por ĉiu demando, skribu al kastelo@gresillon.org  aŭ telefonu al 02 41 89 10 34 (respondilo)
Bonvenon en via Esperanto-kastelo
Jannick kaj Bert