+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna: 05 majo 2023

Aŭtoro Fadeno: Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna  (Legita 1841 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Klaas Dijkstra

  • Kunlaboranto
  • ***
  • Afiŝoj: 176
  • Sekso: Vira
Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna
« je: 13 decembro 2022, 16:37:20 ptm »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
NULIGITA ! Antwerpen, 5.5.2023: Martin Ptasinski [DE] "Universalgloto"
« Respondo #1 je: 04 majo 2023, 07:29:03 atm »
NULIGITA!

Ben dai,
El Vikipedio:

    "Universalgloto, Universalglot, Universal Glot, Universal-Sprache aŭ Universal estas projekto de internacia helplingvo, publikigita en 1868 en Bar-le-Duc kaj Parizo de Jean Pirro [ĵan pi'rro]. Ĝi estas aposteriora lingvo kun detale ellaborita strukturo, simpla morfologio, influitaj de latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj.

    Pirro mem difinis siajn konstruprincipojn tiel: "Ni elektas el ĉiu viva lingvo vortojn plej konatajn kaj nepre tiajn, kies prononco estas plej facila. Latino donas plej multan nombron de tiaj vortoj…". Ne nur vortradikojn li prenis el naturaj lingvoj, sed ankaŭ finaĵojn kaj gramatikaĵojn, kiu faras ke la lingvo similas al eŭroklonoj, sed kun ĝermanaj elementoj.

    Kelkaj detaloj de Universalgloto jam entenis bonajn ideojn uzitajn en postaj lingvoprojektoj, ekz. sufikso in por la vortoj signifantaj in-sekson: son – filo, sonin – filino. Ĉiuj radikoj derivas la inan formon el radiko, kaj ne estas specialaj radikoj por la inoj: man (viro) > manin (virino).

    La projekto de Pirro ne ĝuis atenton de la socio. Ekzistas kelkaj priskriboj de la lingvo en interlingvistika literaturo."

Martin Ptasinski, kiu ofte prelegas pri perloj de planlingvo, denove gastas por prilumi planlingvon, 19 jarojn antaŭ Esperanto kaj 10 jarojn antaŭ Volapük. Li prezentus iomete la lingvon el (inter)lingvistika vidpunkto.
Nia kunvenejo NE estos malfermita, do alklaku:
https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda

===================================
Mi jam volas anonci nian venontan dimanĉan kunvenon en la 14a de majo (detaloj venos), kiu komenciĝos je la 12a horo, kun komuna lunĉo, prelegeto kaj agrabla babilado.


Ĝis vendrede je la 20a horo (aŭ iom pli frue), antverpena tempo

Klaas Dijkstra
« Lasta redakto: 05 majo 2023, 10:51:45 atm de Roland Rotsaert »