+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kongreso de fervojistoj/amikoj de la fervojoj - 6-12 majo 2023 Antverpeno

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: IFEF-kongreso: 06 majo 2023 - 12 majo 2023

Aŭtoro Fadeno: Kongreso de fervojistoj/amikoj de la fervojoj - 6-12 majo 2023 Antverpeno  (Legita 1950 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Estimata s-ino, s-ro,


De la 6a ĝis la 12a de majo 2023 Flandra Esperanto-Ligo kaj BAFE (Belga Amikaro de Fervojistoj Esperantistaj) organizas la internacian IFEF-kongreson, la kongreson de la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj.

Je tiu okazo ni volas montri al internacia publiko kion Flandrio povas proponi al la mondo kaj ne nur koncerne publikan transporton. Vi trovas ĝisdatajn informojn kaj aliĝilon en la retejo: https://www.ifef2023.net/


De la 12a ĝis la 15a de majo 2023 sekvas postkongreso en Valonio kun Charleroi kiel deirloko.


Ni kore invitas partopreni kaj tiel eklerni ion pri publika transporto kaj ĉefe renkonti alilandajn esperantistojn.

Papera versio de la aliĝilo de la IFEF-kongreso troveblas en la novembra numero de Horizon-taal. Reta versio de la aliĝilo troveblas en la retejo.

Notu ke BAFE-membroj por la kalendara jaro 2023 ricevos rabaton. Via membrokotizo eĉ kostas malpli ol la profito kiun vi akiras, estante BAFE-membro. Vi povas membriĝi en BAFE-n per transpago de la kotizo al konto BE85 6105 5937 1106 nome de BAFE - Margaretha Symoens.

La kotizo estas:

€ 10 por membreco kun elektronika revuo

€ 16 por membreco kun papera revuo

Ligilo al la (reta) aliĝilo por la postkongreso troveblas sub https://www.ifef2023.net/

Memortenu ke la unua aliĝperiodo (kun la plej malaltaj kotizoj) finiĝas fine de ĉi tiu jaro.


Koran bonvenon. Ĝis tiam?


Kristin Tytgat

Nome de LKK IFEF 2023


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
IFEF - 6-12 majo 2023 Antverpeno - raportado je dimanĉo, 30 julio 2023
« Respondo #1 je: 27 julio 2023, 14:18:27 ptm »

Dum la 125-a Dimanĉa Kunveno de IKEF per Zoom kaj Voov! s-ro Zlatko Hinšt raportos pri la 74-a Kongreso de IFEF en Antverpeno (Belgio) kaj koncernaj informoj.
Fotaro de tiu kongreso estas je https://photos.google.com/share/AF1QipON-Jc9JDMWcrAo3BHy4h3Pg5LTlJbOspQ5XrVdBplwiLXSiofzqtDyH3H0LtPT7g?key=NllvZE01THRPNXZMT2VrTDlObUJhY1U0QnFORkRB .

Dato: dimanĉe, la 30-an de julio 2023;
Horo: UTC 12:00-14:00 (中国时间 20:00-22:00) (14:00-16:00 belga tempo)
(Malfermo de la kunvenejo 11:50 UTC)

Kondukanto: s-ro Longarko Zhang Changsheng (Prezidanto de IKEF-Ĉinio)

Platformo Zoom:
https://us06web.zoom.us/j/83150900604...
Kunvena kodo: 831 5090 0604
Pasvorto: Jr4shj2Y