Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 01 januaro 2011, 09:24:19 atm
-
Mi legis en la revuo Esperanto (januaro 2011) ke mortis Joris De Ruyver; konfirmon mi trovis je http://www.inmemoriam.be/nl/2010-10-28/joris-de-ruyver/ . Kvankam li (iam) aktivis en la Esperanto-movado, mi trovis neniun mencion en la lastatempaj belgaj/flandraj E-komunikiloj. ŝajne eĉ ne estas embrio de Vikipedio-paŝo. ĉu ie estas materialo por biografieto?
-
ĉu ie estas materialo por biografieto?
ĉu vi ankaŭ serĉas materialon kiu ne rilatas al Esperanto?
Mi trovis kelkajn artikolojn pri lia aktiveco kiel experto en la naturo.
http://www.burreken.be/index.php/nieuws (http://www.burreken.be/index.php/nieuws)
http://www.nieuwsblad.be/article/detail.aspxĉarticleid=F12P4BCT (http://www.nieuwsblad.be/article/detail.aspxĉarticleid=F12P4BCT)
http://www.jandesmet.net/reportages.html (http://www.jandesmet.net/reportages.html)
http://www.vlaamseardennenplus.be/meanders/2003-3-meander.pdf (http://www.vlaamseardennenplus.be/meanders/2003-3-meander.pdf) (p. 6-9)
-
Intertempe mi vidis artikolon en Monato (januaro 2011, p. 18) de G.F. De Ruyver, ŝajne la sama persono. Nun mankas al mi tempo por pli esplori. Cetere mi ne intencas verki ion pri li; mi esperas ke alia(j) persono(j) interesiĝos.
-
Efektive temas pri la sama persono. La anonco pri lia morto troviĝas sampaĵe, supre.
Pliajn detalojn pri li vi trovos en la rubriko Familia Vivo: http://esperanto-forum.org/index.php?topic=341.0 (http://esperanto-forum.org/index.php?topic=341.0)