+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Monda esploro pri Esperanto. Kontribuu!

Aŭtoro Fadeno: Monda esploro pri Esperanto. Kontribuu!  (Legita 4471 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Monda esploro pri Esperanto. Kontribuu!
« je: 08 majo 2018, 13:32:59 ptm »
PREZENTO. Mi estas Juan Diego Díaz Bautista, homo kiu loĝas en Sevilla (Andaluzio, Hispanio) kaj kiu nuntempe respondecas pri la verkado de Raporto ‘Esperanto kaj Universitato’ por ESF (esperantic.org), kiu estos prezentata dum Nitobe-Simpozio, tiuj post la Universala Kongreso  en Lisbono 2018.
PRI LA RAPORTO. Nia aliro por esplori la nunan situacion de la rilato Esperanto kaj Universitato estas samtempe larĝasenca kaj konkreta per tri flankoj: (1) priskribi la nunan situacion de Universitato kaj de Universitato-kaj-Esperanto, (2) kolekti kaj registri informojn, kaj (3) proponi kaj sugesti paŝojn por agadi estontece. Nia celo estas kunpensi kiel disvastigi Esperanton kaj enkonduki ĝin en la Universitato. Kaj pro tio ni kontaktas vin.
KUNAGADO: Ĉi tiu retmesaĝo estas sendata al homoj el ĉiuj partoj de la mondo. Tiel, ni povas diri ke nia propono por vi por helpi kunpensi la rilaton Universitato kaj Esperanto estas monda kunpensado. Ĉu vi partoprenus en nia esploro? Oni ne bezonas ke vi estu universitatano aŭ laboristo de Universitato. Ĉiuj homoj povas kontribui. Se vi jesas al tiu respondo, ni dankus se vi
plenumas la jenan demandaron: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfqrjA3pBIv8Bp-B742_XP_vMaDHDvtjoKSaM467-EbaCu7NQ/viewform?usp=sf_link