+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kiel serĉi en la Retbutiko de FEL?

Aŭtoro Fadeno: Kiel serĉi en la Retbutiko de FEL?  (Legita 3020 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kiel serĉi en la Retbutiko de FEL?
« je: 06 aprilo 2021, 11:10:17 atm »
Verŝajne ĉiuj jam scias, ke la Retbutiko de FEL ne estas nura butiko, kie vi povas mendi Esperantajn librojn. Ĝi estas iuspeca enciklopedio en kiu vi povas trovi informojn pri miloj da libroj. Ĉu vi sciis, ke en ĝi estas troveblaj 4150 librorecenzoj? Pro tiu amplekso tamen povas esti fojfoje malfacile por rapide trovi, kion vi serĉas. Pro tio jen kelkaj simplaj trukoj.

Ĉu vi deziras vidi verkojn de nur unu specifa verkinto, ekzemple de István Ertl? Tiam vi tajpu en via foliumilo retbutiko.be/verkinto/Ertl kaj tuj aperos la libroj, kies aŭtoro estas Ertl.

Sed eble vi volas scii pli, kaj koni ĉiujn verkojn, al kiuj Ertl kontribuis? Tiam vi tajpu retbutiko.be/kontribuinto/Ertl

Ankaŭ tion vi ne volas? Vi volas koni la verkojn, kiujn Ertl tradukis? Jen! retbutiko.be/tradukinto/Ertl

Ĉu ankoraŭ ne kontenta? Vi volas vidi nur la recenzojn, kiujn Ertl verkis? Jen do! retbutiko.be/recenzoverkisto/Ertl

Eksperimentu iom, kaj eble vi trovos la verkon, kiu ŝanĝos vian vivon!