Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Monato => Fadeno komencita de: PaulP je 12 februaro 2011, 12:05:27 ptm

Titolo: Kunlaborantoj serĉataj por la Monato-budo en Kopenhago
Afiŝo de: PaulP je 12 februaro 2011, 12:05:27 ptm
En la UK en Kopenhago Monato eble havos informstandon. Dum tuta semajno la publiko tie povos interkonatiĝi kun Monato, diskuti, peti informojn, aboni, ktp.

En la pasintaj jaroj ne nur oficistoj de FEL tie deĥoris, sed ankaŭ kelkaj redaktoroj kaj simplaj abonantoj. ĉar la sperto estis pozitiva por ni kaj por la publiko (kaj espereble ankaŭ por la deĥorintoj mem), ni denove invitas vin kunlabori kaj esti en la stando dum kelkaj horoj.

Se vi estos en la UK kaj pretas dum duona tago deĥori (kune kun aliaj - vi ja neniam estos sola) bv. averti nin anticipe, por ke ni povu krei klaran deĥorplanon sen interrompoj. Vi povas kandidatiĉi tie ĉi en la forumo, aŭ skribi al eldonejo(ĉe)monato.net

Anticipan dankon, nome de la tuta Monato-skipo
Titolo: Re: Kunlaborantoj serĉataj por la Monato-budo en Kopenhago
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 februaro 2011, 17:41:13 ptm
Mi intencas partopreni la UK kaj pretas helpi.
Titolo: Re: Kunlaborantoj serĉataj por la Monato-budo en Kopenhago
Afiŝo de: PaulP je 13 februaro 2011, 12:13:12 ptm
Dankon pro la propono, Roland! Certe ne povos uzi vian valoran sperton!
Titolo: Re: Kunlaborantoj serĉataj por la Monato-budo en Kopenhago
Afiŝo de: Andreo Peetermans je 16 februaro 2011, 12:35:26 ptm
Ankaŭ mi volonte donos helpan manon.
Titolo: Re: Kunlaborantoj serĉataj por la Monato-budo en Kopenhago
Afiŝo de: Eddy VdBosch je 16 februaro 2011, 22:05:25 ptm
Ella kaj mi partoprenos en la UK kaj ni pretas deĥori, prefere dum mateno.
Titolo: Re: Kunlaborantoj serĉataj por la Monato-budo en Kopenhago
Afiŝo de: PaulP je 18 februaro 2011, 12:03:00 ptm
Ankaŭ mi volonte donos helpan manon.

Dankon, Andreo! Ni kontaktos vin denove iom antaŭ la kongreso!
Titolo: Re: Kunlaborantoj serĉataj por la Monato-budo en Kopenhago
Afiŝo de: PaulP je 18 februaro 2011, 12:04:04 ptm
Ella kaj mi partoprenos en la UK kaj ni pretas deĥori, prefere dum mateno.

Dankon Ella kaj Eddy. Vi jam estas spertuloj pri la Monato-budo! Ni kontaktos vin.