+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  ILEI
| | |-+  Premio Maŭro La Torre: ĝis 2018-04-30

Aŭtoro Fadeno: Premio Maŭro La Torre: ĝis 2018-04-30  (Legita 4072 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Premio Maŭro La Torre: ĝis 2018-04-30
« je: 28 septembro 2017, 20:21:42 ptm »

La ILEI estraro kaj la familio La Torre starigos  juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplorlaboro.   
 
La laboro devas esti nova esploro farota por la Premio.
 
La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj. 
 
La litertipo estas libera, ĝi estu ne tro baroka. La marĝenoj estu normalaj, mezaj. La interlinia spaco estu 1,5.
 
La laboraĵo estu transdonita en reta formo al  ilei.prezidanto@gmail.com ĝis la 30-a de Aprilo 2018,  kaj en papera formo po unu ekzemplero al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio (la kandidato ricevos la stratadresojn de la ricevontoj) (entute kvin ekzempleroj).
 
La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30-a de Junio 2018. La gajninto devos sendi ok paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas po unu, al diversaj gravaj bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.
 
La premio konsistas el sumo de 500 EUR. 
 
ILEI retenas al si la rajton eventuale publikigi la gajnintan raporton. 
 
La premio estis transdonita la unuan fojon en la jaro 2015 okaze de la 48-a ILEI-Konferenco en Oostende, Belgio, kaj anoncita dum la 100-a Universala Kongreso de UEA en Lille, Francujo.
 
La konkurso okazadas poste ĉiun duan jaron. En ĉiu konkursjaro la premio estos transdonita en la tiujara kongreso de ILEI kaj vaste prezentita en la samjara Universala Kongreso de UEA. 
 
Ekzistas interna regularo inter ILEI kaj la familio La Torre pri la starigo, konsisto kaj laboro de la ĵurio.


Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI