+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Bruselo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Zam-Festo en Bruselo Sabaton la 17an de Decembro 2011

Ligitaj eventoj

  • Zamenhofa Festo en Bruselo (12h-20h) kun Kajto: 17 decembro 2011

Aŭtoro Fadeno: Zam-Festo en Bruselo Sabaton la 17an de Decembro 2011  (Legita 6350 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Nikolao

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 52
  • Sekso: Vira
    • Esperantista Brusela Grupo
Zam-Festo en Bruselo Sabaton la 17an de Decembro 2011
« je: 14 novembro 2011, 03:45:30 atm »
  Zam-Festo en Bruselo 

Sabaton la 17an de Decembro (ekde la 12a ĝis la 20a)

Sabaton la 17an de Decembro, la Esperantista Brusela Grupo, proponas al vi varmecan posttagmezon de festa renkontiĝo per Esperanto, tiu lingvo internacia kaj justa kiu estas uzata de pli du miljonoj da parolantoj..

Ekde tagmezo,, vi estos akceptitaj per aperitivo kaj rilatfaciliga bufedo kun deserto.

ĉirkaŭ la 14a, sekvos poste iniciado al Esperanto, ateliero de origamio, skeĥoj de la Esperantaj gelernantoj, tombolo, … kaj ankaŭ muzikateliero animita de Jean–Pierre Poulin, kiu venos el Francio por klarigi al ni (per gitaro, fluto, …, en Esperanto kaj/aŭ en la franca, kaj se necesas iu tradukos en la nederlandan) la funkciadon de la gamoj, la agordoj, ktp.

Ne hezitu kunporti vian propran muzikinstrumenton!

Plie, Jean-Pierre Poulin plezurigos nin per muzika spektaklo humurplena kaj iom strange komika!

Estos surloke ankaŭ libro/disko-servo. Vi trovos tie librojn, kursojn, vortarojn, KDojn, DVDojn, ktp.

ĉirkaŭ la 18a, koncertos la grupo « Kajto » . Tiu grupo kiu venas el Frisio (Nederlando) estas fama en la Esperantista movado. Fakte, ili registris plurajn diskojn kiuj estas referencoj jam antaŭ pli ol dudek jaroj. Sed ĉefe, ilia muziko de diversaj influoj estas bone konata por ĉarmegi la spektantojn invintante tutsimple al la kunkantado de iliaj refrenoj kaj sorĉantaj kanonoj. La komencantoj en Esperanto (eĉ la ne–Esperantistoj) povas facile sekvi : la kanzonaj tekstoj estos projekciitaj sur granda ekrano.

La tuttaga programo kun la bufedo, la atelieroj kaj la koncerto de Kajto kostas 16 €.
Nur la atelieroj kaj la koncerto de Kajto kostas 6 €.
Infantarifoj : 8 € por la tuttaga programo kaj nur 3 € por la atelieroj kaj la koncerto de Kajto.

Bonvolu sendi la pagon al nia bankkonto : IBAN : BE64 0000 1230 4852, BIC : BPOTBEB1 de Esperantista Brusela Grupo.

ĉu vi havas premiojn por la tomboloĝ Bonvolu kunporti ilin, ili estos bonvenaj! Dankon!

Salono Cardinal Mercier, Place Cardinal Mercier 10 ĉe 1090 Jette (12h-20h)
Aliĉu ĉi tie (plej malfrue la 10an de Decembro)
Pliaj informoj kaj aliĝilo sur nia retejo www.esperantobruselo.org
aŭ telefone al 0478 382 981
aŭ retpoŝte al nikolao ĉe esperantobruselo.org
« Lasta redakto: 14 novembro 2011, 03:53:48 atm de Nikolao »