Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => La Esperanto-centro / Het Esperantocentrum => Fadeno komencita de: PaulP je 13 oktobro 2016, 18:11:58 ptm

Titolo: La biblioteko de FEL
Afiŝo de: PaulP je 13 oktobro 2016, 18:11:58 ptm
La biblioteko de FEL La biblioteko de FEL en 2016 estis transdonita al Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience (EHC) (http://www.consciencebibliotheek.be/mbn.net?id=3100347) kaj la verkoj tie estas parto de t.n. speciala kolekto (http://www.consciencebibliotheek.be/Museum_Erfgoedbibliotheek_NL/ErfgoedbibliotheekNL/ErfgoedbibliotheekNL-Collectie/Collectie-Bijzondere-collecties/Collecties-per-thema/Collectie-Esperanto.html). En EHC la verkoj iom post iom aperos en la katalogo. Nur tiuj, kiuj jam enestas, povas esti konsultataj surloke. Por propra uzo oni tie povas skani la verkojn.
La de FEL donacitaj verkoj apartenas al „speciala kolekto” kun propra „siglo”, nome Flandra Esperanto-Biblioteko. La nuna stato (tio estas la listo de konsulteblaj verkoj) estas enrigardebla ĉi tie (http://anet.uantwerpen.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=&extra=query=ehc-sigillum%7Ephsig=EHC-FEB%7Ephinst=EHC).
Atentu:
Antaŭ la donaco de FEL EHC jam posedis malgrandan, sed ne senvaloran, Esperanto-kolekton. La nuna Esperanto-kolekto do havas du originojn: tiujn el la unua kolekto kaj tiujn de Flandra Esperanto-Biblioteko.
En la nova oficejo de FEL en Lange Beeldekensstraat restos malgranda biblioteko. Post la transloĝiĝo ĝi estos enkatalogigita iom post iom. Ĝi nun do ne estas konsultebla.