Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 18 junio 2022, 06:54:29 atm

Titolo: Virtuala Esperanto-Kongreso de Instruistoj 23-30 julio 2022
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 18 junio 2022, 06:54:29 atm

La kongreso de ILEI por instruistoj kaj instruemuloj okazos rete 23-30 julio 2022. Por ke novuloj el la tuta mondo povu partopreni kaj interŝanĝi spertojn/bezonojn…, aliĝo estas senpaga.

Kadre de la virtuala kongreso okazos simpozio malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian debaton pri temoj de komuna intereso, observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos laŭvice Esperanto, la franca kaj la angla. Do se vi konas neesperantistajn instruistojn* kiuj interesiĝas pri la temo, invitu ilin partopreni.
(*) En bazlernejo, mezlernejo, altlernejo aŭ universitato.

https://eventaservo.org/e/ILEI_55

(didier.janot@gmail.com)